以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 世界语知识区 Konoj pri Esperanto (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=28) ---- [转帖]Libroj en 2009 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=28&id=13488) |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/6 12:55:53 -- [转帖]Libroj en 2009 Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №2).Nia libroproduktado en la jaro 2009Ĉiujarajn statistikojn pri la libroproduktado ni stafete reprenis en 1991 de Hungara Vivo, uzante informojn el la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis dum unu plena jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉar ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ĉar ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas, ni aperigas ne nur jartabelojn, sed ankaŭ resumajn tabelojn, kiuj estas pli reprezentaj.La tabelojn akompanas nur mallongaj komentoj, ĉar ili estas ĉiujare preskaŭ samaj, sed post unu jaro la komentoj estos pli multaj, kaj enestos komparo de la jardekoj 1991–2000 kaj 2001–2010. Dum 2009 surmerkatiĝis 158 libroj, plej malmulte en la lastaj jaroj, kun entute 24 mil 272 paĝoj. En 2008 estis 201 libroj kun 25 mil 381 paĝoj. La malkresko okazis ne pro velko de la eldonado, sed pro neeblo aperigi ĉiujn informojn en la revuo Esperanto, kiu en la Zamenhofa jaro estis troŝarĝita de zamenhofologio. Jam en la januara Esperanto (2010) menciiĝis pluraj libroj, notendaj tuj post la kongreso. Interesa fakto: dum la magra jaro aperis rekorde multaj originalaj beletraĵoj (27).
Post du jaroj da “ĉampioneco” de Stano Marček, kiu eldonadis multajn lingvajn versiojn de sia lernolibro, ĉi-jare la liston unuafoje malfermas MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 14 libr(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj klasikaj (kelkaj de Markso) kaj modernaj, kiujn plejparte li mem tradukis.
La resumaj libro- kaj paĝo-listoj por 19 jaroj restis preskaŭ la samaj kiel por 18 jaroj kun nur kelkaj lokŝanĝoj inter la eldonejoj. Nur unu ŝanĝo estas grava: la eldonejo de la Flandra Esperanto-Ligo ekgvidis la paĝoliston, danke al la ĉefverko de Darvino kaj aliaj “dikaj” libroj eldonitaj ĉi-jare.
La landlisto eble ŝajnas surpriza pro la nealta loko de la kongreslando, sed pluraj ĉirkaŭkongresaj eldonaĵoj ne estis registritaj pro la menciitaj cirkonstancoj en la revuo Esperanto.
En la resuma laŭlanda librolisto restis la samaj landoj. En la paĝolisto malaperis Italio kaj Ĉinio aperis. Ni vidos, ĉu Francio devancos Germanion post unu jaro.
En 59 libroj estas indikoj pri tradukiteco. Plej multaj tradukoj estas el la germana (16) kaj el la franca (13), kaj nur 3 el la angla, sed la angla lingvo konservas la unuan lokon en la resuma tabelo (137 libroj) sekvate de la franca (135) kaj la germana (126). Aleksander Korĵenkov La Ondo de Esperanto, 2010, №2. |