-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2008/11/23 11:05:40
-- [转帖]Cent Plej Famaj Esp-istoj
100 eminentaj esperantistojAntaŭ du jaroj La Ondo (2000: 3) informis pri la enketo de LF-koop pri la cent plej eminentaj esperantistoj, kun la celo aperigi libron. La listo estas fine kompilita de Ljubomir Trifonĉovski, kiu atendas rimarkojn, korektojn, kritikojn. AEŭgeno Aisberg: Pioniro de radio kaj televido, kies popularscienca verko originale en esperanto konis grandan sukceson en multaj lingvoj. Paul Ariste: Plej eminenta glotologo, interalie ciganologo (tial nomita la blanka cigano). William Auld: La plej granda el niaj vivantaj poetoj. BJulio Baghy: La “paĉjo” de la esperantistaro. Bakin (Ba Jin): Plej eminenta ĉina esperantisto, prezidanto de la ĉina PEN. Arthur Baur: Plej eminenta alemana esperantisto. Louis de Beaufront: La numero 2 post Zamenhof, ĝis la Delegacia skandalo. Kazimierz Bein (Kabe): “Patro” de la E-prozo. Belka Beleva: La ĉefa reprezentantino de la plej longdaŭra E-teatro. Vilmos Bleier: Nia ĉefa eldonisto en la intermilita periodo. Emile Boirac: La unua prezidanto de la Lingva Komitato (Akademio). Marjorie Boulton: Nia plej eminenta verkistino. Carlo Bourlet: Ĉefpioniro de la franca periodo. Pierre Bovet: Nia plej granda pedagogo. Montagu Christie Butler: Brita pioniro, interalie la unua efektiva denaskisto. CTazio Carlevaro: Plej eminenta svisa esperantisto. Théophile Cart: Konservativa protagonisto de nia lingva evoluo. Clelia Conterno Guglielminetti: Unu el niaj plej gravaj intelektulinoj. Jan N. Baudouin de Courteney: Pola lingvisto, eminenta fakulo ankaŭ pri nia lingvo. Endre Cseh / Andreo Ĉe: Nia plej granda metodikisto. DVeselin Damjanov: Nia plej talenta operkantisto. Onisaburo Deguĉi: Gvidanto de Oomoto, eble la plej grava por ĝia esperantigo. Fernando de Diego: Eminenta hispanlingva esperantisto. Johannes Dietterle: Plej eminenta germana esperantologo. Hilda Dresen: Unu el niaj gravaj verkistinoj. Ernest Drezen: Nia plej grava intelektulo en Sovetunio kaj eble en la laborista movado entute. EStellan Engholm: Nia plej eminenta skandinavia kaj proleta verkisto. Vasilij Eroŝenko: Eminenta poeto kaj prozisto. FJean Forge: Reĝisoro, verkisto, multflanka aktivulo por nia kulturo. Auguste Forel: Eminenta entomologo. Srdjan Flego: Protagonisto de nia teatro. Alfred Fried: Nobel-laŭreato pri paco. GBernard Golden: Nia plej grava intelektulo el nigrarasa deveno. Antoni Grabowski: “Patro” de la Esperanto-poezio. Emile Grosjean-Maupin: Nia plej eminenta leksikografo antaŭ Waringhien. ĜStojan Ĝuĝev: Eminenta muzikologo. HMarie Hankel: Unua reĝino de la Floraj Ludoj, tre influa en nia literaturo ĝis la unua mondmilito. Ralph Harry: Tre grava diplomato. Hector Hodler: Kunfondinto de la junulara movado kaj UEA en Ĝenevo. IJulia Isbrücker: Plej eminenta nederlanda esperantistino. JFranz Jonas: Urbestro de Vieno kaj prezidento de Aŭstrio. Rosa Junck: La modelo de E-elparolo. Teo Jung: Fondinto de Heroldo de Esperanto.
KKálmán Kalocsay: Nia ĉefa verkisto antaŭ la dua mondmilito. Frigyes Karinthy: Tre grava hungara literaturisto, prezidis Hungarlandan E-Societon. Dun Karm: Nacia poeto en Malto, debutis kiel E-lirikisto. Ivan Krestanov: Nia ĉefa pioniro en Bulgario. LValdemar Langlet: La plej grava esperantisto en Skandinavio. La unua granda E-vojaĝanto, unua E-edzo, savinto de judoj kaj aliaj persekutatoj dum la dua mondmilito. Eŭgeno Lanti: Fondinto de SAT, ĉefa ideologo de la laborista movado. Ivo Lapenna: La plej grava gvidanto de UEA post Hodler kaj Privat. Laŭlum: Eble la plej reprezenta en la redakcio de El Popola Ĉinio.
Tyyne Leivo-Larsson: Ambasadoro kaj ministro, eble la unua virino kiu sidis en ŝtata respublika registaro. František Valdomir Lorenz: Iniciatinto de spiritismo. MPerla Martinelli: Ĉefredaktoro de Literatura Foiro kaj ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto. Miyamoto Masao: Nia plej eminenta verkisto en Azio. Max Josef Metzger: Sacerdoto, martiro de pacifismo kaj esperantismo en la Tria Regno. Bruno Migliorini: Plej eminenta leksikologo, prezidanto de la Akademio de la itala lingvo. Eŭgeno Mihalski: Nia plej valora lirikisto antaŭ William Auld. Carlo Minnaja: Plej eminenta itala esperantisto, interalie leksikografo. NPaul Neergaard: Eminenta botanikisto, plej eminenta dana esperantisto. István Nemere: Nia plej populara profesia verkisto, interalie iniciatinto de la nuntempa denaskismo. PMario Pei: Grava lingvisto en Usono. Andrzej Pettyn: Nia plej fama radioredaktoro. Aleksandr Postnikov: Plej eminenta pioniro en la cara Ruslando. Claude Piron: Plej eminenta E-intelektulo en franclingva Svislando, post Hodler kaj Privat. Edmond Privat: La “ambasadoro” de Esperanto, kunfondinto de la junulara movado kaj de UEA. Frederic Pujulà i Vallès: Plej eminenta esperantisto el kataluna deveno. RJuan Régulo Pérez: Plej grava eldonisto post Bleier. Reto Rossetti: Ŝekspirologo, eminenta stilisto kaj intelektulo. SM. H. Saheb Zamani: Plej eminenta irana esperantisto. Mihály Sárossy: Nia plej fama kanzonisto, apud Raymond Schwartz. Raymond Schwartz: Fama kanzonisto, kabaretisto kaj humuristo. Manuel de Seabra: Plej eminenta portugala esperantisto. Tibor Sekelj: Plej eminenta jugoslavia esperantisto. Reinhard Selten: Nobel-laŭreato pri ekonomiko. Vilho Setälä: Plej eminenta finna esperantisto. Joseph Scherer: La plej fama E-vojaĝinto post Langlet, enkondukis nian lingvon en famajn usonajn filmojn. Ada Sikorska: Dum kvar jardekoj la ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto.
Giorgio Silfer: Kunfondinto de Literatura Foiro, interalie agnoskigis esperanton ĉe PEN. Tivadar Soros: Financinto de Literatura Mondo, patro de George Soros. Hugo Steiner: Fondinto de Internacia E-Muzeo en Vieno. Carl Støp-Bowitz: Grava zoologo, plej eminenta norvega esperantisto. Sándor Szathmári: Eble nia plej interesa proza verkisto. István Szerdahelyi: Tre valora metodikisto, gvidis la unuan oficialan universitatan E-fakon. Ferenc Szilágyi: Ĉefredaktoro de Norda Prismo, grava transnacia intelektulo. ŜIvan Ŝirjaev: Eminenta prozisto, iniciatinto de Enciklopedio de Esperanto. Ivan Ŝiŝmanov: Verkisto, sciencisto, prezidanto de la Bulgara PEN. Spomenka Štimec: Plej rimarkinda intelektulino en la Sekelj-medio. TLev Nikolajeviĉ Tolstoj: Verkisto kaj filozofo. Humphrey Tonkin: La plej grava UEA-gvidanto post Ivo Lapenna. Wilhelm Trompeter: Savinto de [La] Esperantisto. Vges-roj van Veenendaal: Iniciatintoj de Tutmonda Junulara Organizo (poste TEJO). Verda Majo: Verkistino en fora Oriento. Jules Verne: Patro de la sciencfikcio. WGaston Waringhien: La persono kiu plej influis la E-leksikon post Zamenhof. Eugen Wüster: Plej eminenta leksikologo. ZJeanne Zabilon d\'her-Ranfaing: Nia “Bonfaranta Feino”. Lazaro Ludoviko Zamenhof: Iniciatinto de Esperanto. Lidja Zamenhof: Plej interesa ido de la Majstro. Walter Żelazny: La unua Civita Konsulo. La Ondo de Esperanto. 2002. № 4,5,7 (90,91,93)
|