以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=31) ---- 爱,奇特的爱 (Minosun) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=31&id=3548) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2007/11/28 20:20:29 -- 爱,奇特的爱 (Minosun) Amo, Stranga AmoŜi alvenis kapklinite, portante bukedon. Mi neniam ŝatis florojn, sed kun la tempo mi alkutimiĝis. Tempo faras ke ni alkutimiĝu al ĉio. Ŝi restis kelkajn momentojn stare, ankoraŭ kapklinite kaj enprofundiĝinta en silenton tiom densan, ke ĝi permesis vidi, tra ĝia nigra kurteno, ian timon, suspekteman timon, eble kulpan, pro io, kiun la parfumo de la floroj vane klopodis kaŝi. Ŝi fine sidiĝis, suspiris kaj levis la vizaĝon: ŝi havis la okulojn plenaj je larmoj, kiuj iom post iom ŝanĝis ŝian vizaĝon kun vojoj similaj al riveroj, nigraj riveroj kiuj glitis tra la fluejo arida, disa, serpentuma. Ŝiaj soifantaj lipoj atendis tiun inundon, kiu neniam venis; kiu ne sensoifigis tiun buŝon; kiu silentigis tempojn, sunojn, sentojn, vortojn enterigitaj vivantaj en neprodukteman grundon. Nenio naskiĝis, neniu susuro, nur silento. Ŝi prenis naztukon el la ĵaketa poŝo kaj sekigis siajn okulojn. Ŝi rigardis min ĉifoje tiel milde, ke mi opiniis ŝin pli bela ol tiam kiam ni disiĝis, antaŭ kvin jaroj. Finfine, ŝi ridetis. Ŝi donis al mi bonegajn informojn pri la geknaboj. Rakontis al mi ke Paŭleto jam frekventis sian prirevatan fakultaton de medicino kaj ke mia eta Lucinjo jam havis ĉion solvita por sia edziniĝo en la komenco de la jaro. Ŝi rakontis al mi pri multego da aferoj rilate al la geknaboj, sed mi ne povis bone aŭdi, ĉar ŝi parolis meze de larmoj, kiuj denove fontis el la okuloj de mia eterna amatino. Meze de kaŝitaj singultoj, ŝi konfesis ke ŝi sentis mian mankon kaj blasfemis kontraŭ la vivo premante inter la manoj la florojn, kiujn ŝi kunportis por mi Ŝi iom silentis kaj ploris kvazaŭ pro pento aŭ pro laca de tiu vivo vivata for de mi. Ŝi rakontis ke ŝi sentis sin treege sola. Paŭleto, nun en la universitato, pasigis malmulte da tempo hejme; Lucinjo edziniĝos en la komenco de la jaro. Ŝi ne tolerus solecon. Mi volis diri, ke mi ankaŭ sentis min tiel; estis maloftaj la vizitoj, kiujn mi ricevis: malmultaj amikoj, kelkaj familianoj, foje la infanoj, kaj ŝi, ĉiam ŝi. Ankaŭ mi estis tute sola. Sed mi diris nenion. Mi lasis ke ŝi ploru iomete... iom pli ol alifoje, sed, kiam ŝi rearanĝis sin, ŝi denove havis tiun unikan rideton, kiun neniu alia virino sukcesus montri. La blankan haŭton, la belegajn okulojn. Denove mia amatino, mia eterna kaj neforgesebla amatino. Ŝi rigardis min silente, kvazaŭ kompate. Mi volis riproĉi ŝin pro tio, sed ŝi estis pli rapida ol mia protesto kaj rekomencis paroli. Ŝi demandis, ĉu mi memoras Markon. Kial mi ne memorus? Li ĉiam vespermanĝis kun ni en semajnfinoj, la geknaboj adoris lin. Kompreneble, ke mi memoras lin. Li estis mia plej bona amiko, amiko de bilardo, de vesperfina biero en Leblon, laborkunulo... Ili intencis amindumi. Tie loĝis la kialo de tiu suspektinda kaj silenta konscienca riproĉo, de tiu kapklinita kulpo, kiun la parfumo de la floroj provis kaŝi. Tie troviĝis la doloro de tiu plorado. Mi sentis ion, kiu ĝenis min, eble ĵaluzon, eble timon perdi ŝin porĉiame. Sed antaŭlonge ni disiĝis unu de la alia; ni ne plu suriras la saman vojon. Ni estas neeblaj unu por la alia. Ni jam estas disiĝintaj kiel frukto disiĝas de arbo kaj putras surgrunde. Ŝi ankoraŭ floras, ankoraŭ fluas en ŝia trunko la suko, kiu eble povus revigligi min, revivigi min por pliaj printempoj, por pliaj floroj, por ke mi plu fruktu... Sed mi jam putriĝas senmova, senforta kaj sen espero iam ĝermi. Estas necese akcepti ĉion. Ne estas malfacile akcepti. Fariĝi akceptata estas ĝenerale pli komplekse. Estis jaroj kaj jaroj da kunvivado. Ne, ne da kunvivado: da komplicado. Jes, ni ĉiam estis komplicoj unu de la alia. Estis necese akcepti. Sed, kiam mi pensis diri al ŝi, ke mi eĉ sentas min feliĉa pro ŝi, pro niaj infanoj, pro ŝia vizito, pro ĉio, ŝi stariĝis. Kun okuloj ŝvelintaj pro tiom da plorado, kun la floroj ankoraŭ ĉemane, ŝi milde rigardis min, mallevis la nigran vualon sur sian belan vizaĝon kaj per simpla gesto, metis la florojn sur mian tombon kaj foriris. 爱,奇特的爱 (Minosun 汉译) |
-- 作者:hongjia -- 发布时间:2007/12/5 23:15:28 -- 这篇文字译得不错。 |