以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=31)
----  ZHU ZIQING: HASTE  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=31&id=5346)

--  作者:laoyuan
--  发布时间:2008/6/20 10:34:15
--  ZHU ZIQING: HASTE

Originale verkis Zhu Ziqing (Ĉinio)    Elĉinigis Laoyuan

Hirundoj forflugis, sed ili iam revenos; salikoj velkis, sed ili iam reverdiĝos; persikfloroj falis, sed ili iam denove disfloros. Nun, vi saĝuloj, diru al mi, kial niaj tagoj forpasis kaj neniam revenos? ― Se iu ilin ŝtelus, kiu li povus esti? Kie li povus sin kaŝi? Se ili per si mem forkurus, kie ili nun povus esti?

Mi ne scias, kiom da tagoj oni donis al mi, sed mi ja sentas, ke miaj manoj iom post iom fariĝas malplenaj. Kalkulante silente, mi trovis ke jam pli ol ok mil tagoj ŝtele forfluis el miaj manoj. Ĝuste kiel guto da akvo sur la pinto de kudrilo malaperas en la maron, miaj tagoj gutas en la fluon de l\' tempo, kaj senbrue kaj senspure. Jam nun la ŝvito fluas de mia frunto kaj larmoj staras en miaj okuloj.

Foririntoj foriris por ĉiam kaj venantoj venas senĉese. Tamen kun kia hasto estas la transiro dume? Kiam mi leviĝas matene, en mian ĉambron la oblikva suno ĵetadas du aŭ tri kvadratojn da lumo. La suno havas piedojn kaj iras per malpezaj kaj kaŝemaj paŝoj; mi do senscie sekvas lin en rotacio. Tiele, la tagoj forfluas el la lavpelvo kiam mi lavas al mi la manojn, malaperas el la bovlo kiam mi manĝas, kaj forpasas de mia fiksa rigardo dum silento. Mi povas percepti, ke li haste foriras, kaj mi etendas miajn manojn por lin reteni, sed li daŭre iras preter miaj tenantaj manoj. Dum mi kuŝas en la lito vespere, li movlerte transpaŝas mian korpon kaj preterglitas miajn piedojn. Tuj kiam mi denove malfermas miajn okulojn, la tuta tago estas forpasinta. Mi suspiras kun la vizaĝo kaŝita per la manoj, tamen la nova tago komencas ekbrile pasi en la suspiro.

Kion mi povas fari en tiu vivoplena mondo kiam miaj tagoj forkuras rapidege? ― Nenion alian ol heziti, ol hasti. Kio restas ĉe mi en la pil ol ok mil tagoj haste forpasintaj, krom hezitado? La forpasingtaj tagoj estas disblovitaj kiel fumo de venteto, aŭ vaporigitaj kiel nebuleto de la matena suno. Kiajn postsignojn mi lasis post mi? Ĉu mi iam postlasis al mi signon filandro-similan? Mi alvenis al tiu ĉi mondo, tutnuda; ĉu mi devos reiri, en palpebruma daŭro, ankaŭ tutnuda? Sed tamen ne estas juste, kial mi devas entrepreni tiun vivdaŭran vojaĝon por nenio?

Nun, vi saĝuloj, diru al mi, kial niaj tagoj forlasis nin kaj neniam revenos?

La 28an de marto, 1922

[此贴子已经被作者于2008-6-26 7:23:05编辑过]

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/20 19:48:27
--  

Rapidemo

 

Zhu Ziqing

 

Kvankam hirundoj forflugis, ili tamen revenos; kvankam salikoj kaj poploj forvelkiĝis, ili tamen verdiĝos; kvankam persikfloroj jam forfalis, ili tamen prosperos.

  Sed, Saĝulo, diru al mi, kial niaj tagoj pasis senrevene. Ĉu oni ŝtelis ilin? Kiuj ili estas? Kie ili sin kaŝas? Ĉu tiuj tagoj mem forfuĝis? Kien ili jam atingis?

  Mi ne scias, kiom da tagoj ili donis al mi, sed nun mi ja sentas, ke miaj manoj vere malpleniĝas iom post iom. Laŭ mia mensa kalkulo, jam ok mil tagoj forglitis el miaj manoj. Kvazaŭ malgranda akvero en la maro, miaj tagoj gutadas en la tempfluon sensone, senspure. Mi konscias, ke mia frunto nevole ŝvitiĝas kaj miaj okuloj larmperlas.

  La pasintaj jam forpasis, kaj la venontaj jam venis. Tamen kia rapidemo ekzistas inter la pasintaj kaj la venontaj? Kiam mi leviĝas matene, du aŭ tri kvadratetoj de sunlumo jam pafiĝas en mian ĉambreton. La sunlumo kviete kaj sensone moviĝas piede, kaj mi blinde sekvas la moviĝon. Kiam mi lavas miajn manojn, la tago pasis tra la lavpelvo; kiam mi prenis manĝon, la tago pasas preter la bovlo; kiam mi kontemplas, la tago pasas de antaŭ mia okulparo fiksrigardanta; kiam, konsciiĝanta pri ĝia rapidemo, mi volas reteni ĝin, ĝi forglitas el miaj manoj; kiam mi enlitiĝas nokte, la tago lerte forsaltas trans mia korpo kaj forflugas el ĉe miaj piedoj. Kiam mi revidiĝas kun sunlumo, unu tago jam malaperas. Kovrante mian vizaĝon, mi eligas suspirojn, kaj ombroj de la venontaj tagoj komencas fulmi tra miaj suspiroj.

  En la fuĝe flugintaj tagoj, kion mi povis fari por la mondo kun miloj kaj miloj da familioj? Mi nur hezitadis kaj nur rapidemis. Kio restas krom hezitemo, en la rapidemo de pli il ok mil tagoj? La pasintaj tagoj, kiel leĝera fumo, estas dispelitaj de zefiro, kaj kiel maldika nebulo, estas elvaporitaj de ĵusleviĝinta suno. Kia spuro restas ĉe mi? Mi venis nuda en ĉi tiun mondon, kaj ĉu mi revenos ankoraŭ nuda de ĉi tiu mondo en palpebrumo? Sed, la demandon, per kiu mi ne povas ne konvinki min mem, estas, pro kio mi devigas min veni en ĉi tiun mondon senfare kaj vane.

  Vi saĝulo, diru al mi, kial miaj tagoj forpasis senrevene?

 

                                                        elĉinigis  Zhu Sheng