以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Ĉinoj Venas! 中国人来了! (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=34) ---- Li Na ĉampioniĝis en Franca Teniskonkurso (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=34&id=23903) |
-- 作者:gu -- 发布时间:2011/6/5 7:31:28 -- Li Na ĉampioniĝis en Franca Teniskonkurso La 4-an de junio en Parizo la historiofara tenisa legendo Li Na gajnis la unuan virinan unuopan titolon de la granda ŝlemo por Ĉinio kaj Azio, venkinte la ĉampion-defendanton Francesca Schiavone el Italio per 6 kontraŭ 4 kaj 7 kontraŭ 6 en la finalo de la Franca Publika Konkurso. La triumfo ankaŭ altigis al 29-jara Li Na la rangon de la 7-a ĝis la 4-a kadre de la Monda Tenisistina Asocio. Ŝi tri fojojn faris historion en la Franca Publika Konkurso kiel la unua ĉina tenisistino al la kvaronfinalo, duonfinalo kaj finalo. Plifrue de la kuranta jaro en la Aŭstralia Publika Konkurso Li Na surprizis la mondon kiel la unua finalistino de la granda ŝlemo el Ĉinio. Sendube ŝi estas historio-farinto. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/6/8 6:11:59 -- Li Na venkis > Li Na venkis en granda sxlemo, kreis rekordon por Cxinio, kaj ankaux gloron por Azio: Tenisa stel\' sub diademo. > Sed oni pri "landa sistemo" diskutas: cxu auxtokratio? Li Na venkis en granda sxlemo, kreis rekordon por Cxinio. > Samideanoj, pri la temo meditu kun pens-asocio. Kiom similas la medio nia kaj solvo de problemo: > Li Na venkis en granda sxlemo! Ecxino(2011-06-04) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2011/6/8 7:34:14 -- http://forum.home.news.cn/detail/85193072/1.html 李永波是无知还是无耻? |