以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35)
----  歌词欣赏(14)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=46462)

--  作者:tong
--  发布时间:2017/6/12 9:04:17
--  歌词欣赏(14)

Al la esperantistaro

Al la esperantistaro
tie ĉi kaj trans la maro
nia samideanaro
turnas sin kun am\',
Malprosperu ĝi nenie;
Dio donu, ke ĝi plie
kresku dum la jaroj ĉie
ĝis grandega fam\',

Rekantaĵo:

Kiel familioj vivu la nacioj;
kresku frata amikeco, ĉesu la envioj.
Baldaŭ homa militado
kaj ĝisnuna malamado
pro la interkomprenado
malaperos jam.

Altidea pacamanto,
patro li de Esperanto,
ĉiam estu la gvidanto
Zamenhof al ni.
Ĉien lia lingvo iros,
tutan mondon ĝi akiros,
naciaron kune tiros
pro la ben\' de Di\'.

Rekantaĵo

Diru, dum la estonteco,
pri la lingva utileco
por afer\' de ĉiu speco
en la homa rond\'.
Daŭre ni klopodu ĉiam,
celon lasu ni neniam
ĝis la glora tago, kiam
aŭdos nin la mond\'.

Rekantaĵo