以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35) ---- 歌词欣赏(17) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=46560) |
-- 作者:tong -- 发布时间:2017/6/22 10:15:57 -- 歌词欣赏(17) Alte kaj espere Levu vian pugnon alte kaj espere Levu vian pugnon por pacemo surtere Levu vian pugnon dance prefere ĉu vi volas pacon? Nu vivigu ĝin vere Hohoho mi estas Jonny M ni estas LPG Ni volas diri iom pli pri atomenergi\' ĝi estas iluzi\' nure la nuklea industri\' profitas de ĝi nek vi nek mi nek nia soci\' nek evoluo daŭripova Jam malnova estas ĝi simbol\' de pasintec\' kaj stultulec\' de la esper\' ke la ter\' kuŝis nur senviva por homa konker\' Fiprofitas ĝi la atomindustri\' sen duboj ke dum dekmiljaroj plu ni devos gardi la rubojn se ne antaŭe teroristoj eksplodigos nin al nuboj eksplodigos nin al nuboj… Levu vian pugnon alte kaj espere Levu vian pugnon por pacemo surtere Levu vian pugnon dance prefere ĉu vi volas pacon? Nu vivigu ĝin vere Levu vian pugnon, levu vian manon levu la esperon, ek samideano levu vian voĉon, lasu la ekranon vivu vian eron - je nia sano! Ĉi ĉi ĉi la verda energi\' jam funkcias ĝi en la partoj de diversaj landoj kaj la lokaj homoj havas bonan sanon. Do ek al nova plano - savu la klimaton! Ĉar tro da rubujoj - nukleaĵvenenigitaj kuŝas en la tero - jam ekde milojn da jaroj Kiam mi pensas pri la estonto mi ektimas. Sed nenio ŝanĝiĝos se ni ne ŝanĝos nin! Se ni ne ŝanĝos nin!
|