以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35)
----  歌词欣赏(18)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=46594)

--  作者:tong
--  发布时间:2017/6/26 14:13:35
--  歌词欣赏(18)

Alpa vivo

Sub blua altĉielo
jen staras la montar\',
en tiu mondo bela,
ja estas Di\' altar\'.

Ne mankas al okulo
la ĉiutaga lum\',
el bluo sennebula
majeste brilas sun\'.

Ĉi supre loĝas paco
malgraŭ lavangbrueg\',
kabanon ĉar senlace
ŝirmadas la ŝtoneg\'.

Se tondras, el la valo
kanono kaj pafil\',
kuregas al batalo
de l\' mont\' la alpa fil\'.

Ho! kia viv\' libera
en tia sankta mond\';
jen ŝvebas, reĝ\' fiera,
la aglo super mont\'.

Se for de l\' montoj neĝaj
ja mortus la alpan\';
pli ol palacoj reĝaj
valoras alpkaban\'!