以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35) ---- Mi ĝuis viajn kisojn(歌词欣赏24) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=46874) |
-- 作者:tong -- 发布时间:2017/7/27 10:49:28 -- Mi ĝuis viajn kisojn(歌词欣赏24) Mi ĝuis viajn kisojn Nun vi min preterpasas kun frida apatio hodiaŭ eĉ rigardon ne turnas vi al mi, sed vi en mia vivo kun plej arda pasio ĉeestas kaj inspiras por lerte agi mi. Mi amis vian ĉarmon kaj ĝuis viajn kisojn, mi revis kaj eksciis pri ĝojo apud vi; el viaj blankaj manoj ricevis mi la brizojn por tuj mildigi febran deliron de pasi\'. Refreno: Sed mi malŝatis nur pro sensperteco la ĝojon kiun vi al mi prezentis kaj nun ni pensas pri l’ estonteco: pro kio vivi se mi vin perdis…? Nenio min konsolas sur la tero, min malĝojigas mia sendankem\'; kun vi foriris de ĉi novelo la lasta ŝanco de mia junec\'. Finfine vi perdiĝos por mi en la memoro, konfuze vi aperos en revo kaj en sonĝ\', paliĝos via bildo, forestos via koro kaj mi vagante iros tra vojoj de dolor\', Sed nun, hodiaŭ, kiam aperas via bildo en sia tuta forto samkiel restas vi malgaje mi murmuras: mi ĝuis viajn kisojn, la kisojn de konsolo, la kisojn de pasi\'. Refreno |