以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35)
----  Allogas la natur' (歌词欣赏25)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=46887)

--  作者:tong
--  发布时间:2017/8/4 12:03:39
--  Allogas la natur' (歌词欣赏25)
Allogas la natur\'

Jam la sun\' varmige brilas
kaj allogas la natur\';
tuj ekskursi ĝi konsilas
por ripozo, por plezur\'.
Eĉ momenton ne hezitu,
sed ekmarŝu kun graci\';
kaj kunprenu ĉi-kanzonon —
vin agrable distros ĝi.

Refreno:

Glorigu ĉi-kanzono
la belon de l’naturo;
forŝvebu nun ĉi-tonoj
kun milda ventsusuro.
Serene trilu birdoj
kaj el la tuta kor\' ĉi-vortojn 
/: de l\' kanzono ridetanta
de freŝaj voĉoj kantu ĥor\'! :/

Milde fridas la aero,
ĝojradias la vizaĝ\';
vin favoras la vetero,
eĉ ridetas la pejzaĝ\'.
Marŝe kantas nun la vento
kaj kunzumas la river\';
kantas boskoj kaj torentoj
pri la belo de la ter\'.

Refreno