以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35)
----  Banas sin la luno (歌词欣赏28)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=49546)

--  作者:tong
--  发布时间:2018/8/15 9:56:19
--  Banas sin la luno (歌词欣赏28)

Banas sin la luno en ĉiela maro,
revas la rabisto meze de arbaro.
Densa roso falas al la herb\' arbara,
sed pli dense falas lia larm\' amara.

Li, sin apogante sur hakilo, diras:
“Kial do mi tian kriman vojon iras?
Panjo, panjo por mi vi nur bonon volis,
sed mi ne obeis, vane vi parolis.

Hejmon mi forlasis, vagis mi la landon,
fine mi miksiĝis en rabistan bandon.
Tie mi nun vivas por la propra honto,
por danĝero de la pretervojaĝonto.

Ĝin mi jam forlasus, mi ne restus plue,
ĝoje mi reirus, ve, sed jam malfrue!
La patrino mortis, nia hejmo eta
ruiniĝis, — kaj la pendigil\' jam preta!”