以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Vejdo 帖子区  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=37)
----  Sindefendo kontraŭ ŝtelistoj  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=37&id=46526)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2017/6/19 14:30:51
--  Sindefendo kontraŭ ŝtelistoj

Sindefendo kontraŭ ŝtelistoj

el la rakontoj pri Afanti

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

Afanti

preter la palac’

paŝis kaj vidis onin

konstrui pene sen lac’

laŭ la reĝa plaĉ’

 

muregon

ĝian alten pli.

“Kial ĝin plialtigi?”

al vokto demandis li

kun scivola kri’.

 

La vokto

iom oldaĝa

respondis en moka ton’,

“Kian stultaĵon, saĝa

vi vir’ kuraĝa,

 

diraĉas!

Estas nia cel’

sekurigi l’ palacon

kontraŭ la ŝtelistoj de l’

fia malfidel’,

 

kiuj ja

volus trudi sin

por rabi valoraĵojn.

Tiel oni ja sen tim’

vivas laŭ rutin’.”

 

“Vi pravas,”

Afanti sen ĝen’

diris, “sed kion fari,

se ili troviĝas en

palaca teren’?”

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).