以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- Vejdo 帖子区 (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=37) ---- La luno en aŭtunmeza nokto (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=37&id=49836) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2018/9/21 13:40:02 -- La luno en aŭtunmeza nokto La luno en aŭtunmeza nokto Ĝi sin kaŝas en nuberoj honte, sur ĉielo regas griza brumo. Vent’ ekblovas fole jen demonte. Arboj nestas en la nokt-mallumo, svingas siajn branĉojn kun susuro, ŝajne malkontentaj pri l’ brakumo nigra subpremata de malplezuro. Ĉio ne videblas nur kun krioj de insektoj tute en obskuro. Post moment’ elvenas la radioj de la luno el post nubamaso kvazaŭ imagitaj fantazioj. Grizaj nuboj flosas en forpaso, cedas lokon al kreskanta luno, kiu elas fine el nub-naso. Jen plenlun’ aperas de aŭtuno, kun helpala vang’ kaj flava brilo. Tuta ter’ ekklaras tuj en nuno. Montoj staras belaj en profilo; lago pace glimas en kvieto; la insektoj ĉirpas per bel-trilo. La plenlun’ avare per lumĵeto farbas ĉion sur la ter’ varie de malhel’ al helo, eĉ ĝis kreto. Ha, pejzaĝo sub lunlum’ magie sin prezentas al la lunĝuantoj. Kiel bele, rave, harmonie! |