以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  artikoloj el femdlandaj retejoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=38)
----  Ĉinio boras pri "bruligebla glacio"  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=38&id=46346)

--  作者:eto
--  发布时间:2017/5/31 11:00:37
--  Ĉinio boras pri "bruligebla glacio"


图片点击可在新窗口打开查看
Laŭlonge de la randoj de la oceanoj kuŝas enormaj kvantoj da tergaso - ligita kiel metanhidrato. Post Japanio nun ankaŭ Ĉinio unuafoje sukcese malfermis tiun fonton. Protektantoj de la medio konsideras tion kun kritiko.

Ĉinio laŭ propraj indikoj nun unuafoje sukcesis elfontigi "bruligeblan glacion" - jen materialo kiu estas antaŭvidata kiel multpromesa fonto por la produktado de tergaso.

Pri la materialo kiu ja vere nomiĝas metanhidrato laŭ la indiko estis borate en la sudĉina maro en profundeco de 1266 metroj. Ekde fine de marto ĉiutage ĉe testoj povis esti elpumpitaj averaĝe 16.000 kubaj metroj da gaso.

Metanhidrato estas simple dirite nenio alia ol glacio kun la gaso metano en ĝi. Pro la malalta temperaturo kaj la alta premo sur la grundo de la maro akvomolekuloj formas kaĝon en kiuj la metanmolekuloj estas kaptitaj.

Se oni tenas fajrigilon al la blankaj buloj kiujn oni supozeble povos trovi grandkvante ankaŭ en la arktiko aŭ en la frosta grundo de la tibeta altebenaĵo, ili ekbrulas. Pro tio oni ankaŭ nomas ilin "bruligebla glacio".

Ekspertoj estas konvinkitaj ke en la tuta mondo dormetas proksimume dekoble pli da gaso en metanhidrato ol en la jam konataj fontoj de tergaso. La ĉina ministro pri naturaj fontoj nomis la sukcesajn boradojn "granda trarompo", kiu "povus konduki al mondskala energia revolucio".

Tion tamen sciencistoj ankoraŭ ne volas kredi. Laŭ germana sciencisto el Bremen Ĉinio ja havas tre ambician programon pri tiuj hidratoj. Sed ĉu tio estas la granda trarompo, tio devos ankoraŭ montriĝi.

Ankaŭ Japanio jam en la jaro 2013 komencis elpreni metanhidraton el la mara grundo. Sed ĝis nun ne estas signo ke oni komerce ekspluatos tiujn fontojn.

El teknika vidpunkto la ekspluato estas defio, ĉar la metana gaso devas esti liberigata sub kontrolataj kondiĉoj el sia kaĝo el akvomolekuloj. Tiucele unue estas borataj truoj en la hidratajn tavolojn sur la mara grundo. Helpe de pumpiloj tiam la premo estas malaltigata kaj tiel gaso povas eskapi.

Ĉe mediprotektantoj la provoj ekspluati metanhidraton kiel anstataŭaĵon por nafto kaj tradicia tergaso vekas malmulte da entuziasmo. Laŭ ili la malfermo de pli kaj pli da novaj fosiliaj energifontoj kontraŭas la celon rapide antaŭenigi la renovigeblajn energiojn.

Aziaj landoj kiel Ĉinio kaj Japanio, sed ankaŭ Hindio kaj Suda Koreio havas grandajn esperojn pri metanhidrato ĉar ili mem disponas nur pri malmultaj aŭ neniuj trovejoj de nafto. Ĉinio kaj multaj el ĝiaj najbaraj ŝtatoj de jaroj kverelas pri posedrajtoj en la sudĉina maro. 
[此贴子已经被作者于2017-5-31 11:01:02编辑过]

--  作者:serba
--  发布时间:2017/5/31 13:33:14
--  
请问 metano, metanhidrato 是什么意思,词典里查不到哦。
--  作者:eto
--  发布时间:2017/5/31 20:44:54
--  
词典里能查到,查met-条,这是一个化学名词前缀,意为“甲”,metano 是“甲烷”的意思,metanhidrato 是“甲烷水合物”的意思。