以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  artikoloj el femdlandaj retejoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=38)
----  Grundo en Siberio kaŝas milojn da korpoj de mamutoj  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=38&id=46372)

--  作者:eto
--  发布时间:2017/6/2 21:16:33
--  Grundo en Siberio kaŝas milojn da korpoj de mamutoj


图片点击可在新窗口打开查看
Siberio malkaŝas siajn sekretojn. Danke al tutmonda varmiĝado oni trovas en Siberio milojn da skeletoj de mamutoj.

Kiel sciate, la plejmulto da mamutoj pereis antaŭ preskaŭ dek mil kaj duono da jaroj. Sciencistoj kredas, ke gravan rolon havis la tiatempa ĉasado kaj ankaŭ ŝanĝoj de klimato. Oni taksas, ke en permafrosto de siberia tundro postrestas miloj da korpoj de mamutoj.

Postsekvoj de tutmonda varmiĝado kaŭzis, ke estas nun pli facile trovi ankaŭ iliajn dentegojn, kiuj restis frostigitaj en permanenta glacio dum miloj da jaroj.
La serĉantoj de mamutaj dentegoj rampas per tuneloj eĉ sesdek metrojn sub la tero, por malkovri ilin. "Iam oni diris al mi: Venu ankaŭ vi rigardi tien. Mi rampis preskaŭ ses metrojn sub la teron. Kiam mi vidis, ke super mi troviĝas nur mola argilo, en kiun mi povis ŝovi mian fingron, mi terure ektimis. Sed poste mi diris al mi, jes ja - kia emocio", diras Amos Chapple, fotografo de Radio Libera Eŭropo, kies raporto pri nova „Ora febro“ en Siberio aperis sur titolpaĝoj de vico da revuoj en la tuta mondo.

Pli ol unu tunon da mamutaj dentegoj konfiskis lastatempe doganistoj en Ĉinio. Tio estis nur malgranda parto de tia kontraŭleĝa nuntempa komerco inter Rusio kaj Ĉinio. Sub kondiĉo de silentado kaj anonimeco Amos Chapple veturis por renkonti la kontraŭleĝajn serĉantojn de mamutaj dentegoj, fotis kaj registris videon kun ili. 

Iliaj serĉadoj estas tre aventuraj kaj danĝeraj. Trezoro, kiun ili serĉas, estas malnova, iliaj metodoj estas kontraŭleĝaj. Kaj serĉlokoj estas sekretaj. Ili povas gajni ĝis centojn da miloj de dolaroj, sed la plejparto ne havas tiun bonŝancon. Danke al uzataj metodoj la grundo kaj riveroj, la tuta ĉirkaŭaĵo de trovejoj, estas detruitaj. Sed ĉar oni ne mortigas vivantajn elefantojn por akiri la dentegojn, oni nomas tiun eburon "etika". 

--  作者:bovido
--  发布时间:2017/6/3 10:41:44
--  
permafrosto 是什么意思,词典中查不到?
--  作者:serba
--  发布时间:2017/6/3 11:58:02
--  
Sed ĉar oni ne mortigas vivantajn elefantojn por akiri la dentegojn, oni nomas tiun eburon "etika". 

句中的 etika 怎么理解?

--  作者:eto
--  发布时间:2017/6/4 11:16:34
--  
以下是引用bovido在2017-6-3 10:41:44的发言:
permafrosto 是什么意思,词典中查不到?
可能作者弄错了,在下面的文字中有 permanenta glacio,这个 permafrosto 可能就是 permanenta frosto.


--  作者:eto
--  发布时间:2017/6/4 11:20:36
--  
以下是引用serba在2017-6-3 11:58:02的发言:
Sed ĉar oni ne mortigas vivantajn elefantojn por akiri la dentegojn, oni nomas tiun eburon "etika". 

句中的 etika 怎么理解?

etika 在这里应理解为“符合道德的”的意思,即“人们不是杀戮活的大象来获取象牙,所以就把这种象牙称为‘符合道德的象牙’”。