以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  artikoloj el femdlandaj retejoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=38)
----  Verdumigo de domoj por kontraŭbatali tervarmiĝon  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=38&id=46455)

--  作者:eto
--  发布时间:2017/6/11 11:45:49
--  Verdumigo de domoj por kontraŭbatali tervarmiĝon


图片点击可在新窗口打开查看
"Kiel ni reduktu la temperaturon en la urbo de la estonteco?" - tiu demando okupas ankaŭ la respondeculojn en Vieno. Precipe forte surkonstruitaj kvartaloj estas koncernataj de varmego. Ekspertoj vidas unuavice jenan solvon: Necesas pli da verdo, ekzemple sur konstruaĵoj.

Arbo havas la saman malvarmigan efikon kiel dek klimatizaj instalaĵoj, tion montras studaĵoj - kaj ĝi absorbas krome enaerigojn de karbondioksido de 10.000 aŭtomobilaj kilometroj. Por kontraŭefiki la tervarmiĝon kiu estos sentebla precipe en urbaj regionoj, necesos pro tio verdumigi pli. La urbo Vieno jam entreprenas iom rilate al la planado de novaj urbaj kvartaloj. Oni ekzemple tie atentos ke estonte ĉiuj stratoj je ambaŭ flankoj havos vicojn da arboj.

Tio ne eblas en pli malnovaj partoj de la urbo. La eblecoj ĉe jam surkonstruitaj areoj estas tre limigitaj. La plej grandan potencialon prezentas tie tamen la konstruaĵoj mem: Vieno havas tegmentajn areojn en la dimensio de 60 milionoj da kvadrataj metroj kaj kromajn 120 milionojn da kvadrataj metroj da fasadaj areoj. Kaj preskaŭ ĉiu dua tegmenta areo estas verdumigebla. Aktuale nur 2 - 3 procentoj de la areoj estas kovritaj de verdaĵoj. 

图片点击可在新窗口打开查看

Se ĉiuj tegmentoj de Vieno estus ekipitaj de plantoj, tiam tio laŭ meteorologino kaj klimatesploristino povus kompensi la varmiĝon de la urbo de Vieno. Tio almenaŭ koncernas la prognozon ĝis la jaro 2100. Laŭ tio la temperaturoj plialtiĝos ĝis tiam je du ĝis kvin gradoj C. Ĉe la temo verdumigo de domoj la urbaj instancoj do apelacias precipe al la domposedantoj. Ĉar la plej granda parto de la konstruaĵoj en Vieno, nome 70 procentoj, estas privataj propraĵoj.

En la urbo tamen ne nur verdaj areoj estas decidaj, sed multaj aliaj faktoroj, kiel ekzemple la konstruaĵa substanco kaj ĝia konsisto. Mezuradoj de la urbaj instancoj konstatis tiurilate ĝis 50 gradojn da diferenco: Asfaltitaj areoj atingas dum someraj tagoj kun temperaturo de 30 gradoj C regule 80 gradojn, dum aliflanke verdaj areoj neniam havas pli altan temperaturon ol la ĉirkaŭanta aero.

Materialoj kiel asfalto, betono aŭ ŝtono fariĝas ne nur pli varmegaj - ili konservas tiun varmon ankaŭ dum pli longa tempo kaj elradias ĝin dumnokte. Kaj ĝuste tiuj varmaj noktaj temperaturoj estas damaĝaj al la sano: La korpo dumnokte troviĝas en ripoza fazo kaj bezonas temperaturojn sub 25 gradoj por povi rekreiĝi sufiĉe.

En malnovaj dense surkonstruitaj loĝkvartaloj pro tio estas des pli decide utiligi la disponeblajn liberajn areojn laŭ tiu senco. La sumo de malgrandaj produktaĵoj povas jam konduki al grandaj pliboniĝoj, ankaŭ koncerne al la konduto dum libertempo. Kiu ekzemple verdumigas sian balkonon aŭ parton de sia interna korto, tiu ĝuas liberajn horojn tiam prefere tie ol veturi per la aŭtomobilo je longaj distancoj ĝis la plej proksima verda areo.

--  作者:luxu
--  发布时间:2017/6/11 12:12:26
--  
verdumigi是“绿化”的意思?
--  作者:luxu
--  发布时间:2017/6/11 12:17:01
--  
用verdigi不是更简单吗?
--  作者:jianping
--  发布时间:2017/6/13 10:12:30
--  
verdumigi 是“绿化”的意思,verdigi (等于:igi ion verda) 虽然简单,但意思上与“绿化”尚有距离,似乎并不含有 pere de plantado de arboj kaj herboj (种植花草树木)的意思。
--  作者:bovido
--  发布时间:2017/6/14 10:11:43
--  
有道理!
--  作者:jianyewang
--  发布时间:2017/6/16 8:13:15
--  
图片点击可在新窗口打开查看