Ekskurso al virtuala strando ĉe dentokuracisto povas fordirekti la atenton dum doloriga kuracado. Pacientoj sentas malpli da streso kaj malpli da doloroj, skribas esploristoj de la universitato de Plymouth, Britio, en faka ĵurnalo. Ili surmetis al pacientoj dum dentokuracado specialajn video-montrajn okulvitrojn kiuj donas la impreson fari promenon ĉe la maro.
Migradoj tra virtualaj mondoj laŭ la esploristoj povas ankaŭ mildigi depresiojn kaj povas kuraci maniajn malsanojn - ekzistas apenaŭ limoj por aplikaj kampoj. La baza ideo malantaŭ la terapioj estas ĉiam la sama: Enplekti pacientojn en alian realecon kaj per fordirekto de la atento malgrandigi ilian timon kaj aliajn afekciojn. Por redukti dolorojn kaj streson plej bone, la virtuala vivejo devas esti natureca kaj ĉemara - tion supozas la britaj esploristoj.
Ili teste observis entute 70 pacientojn de dentokuracisto laŭ tri grupoj. Unu grupo helpe de la video-montraj okulvitroj rajtis dum la kuracado troviĝi virtuale ĉe la marbordo sude de Plymouth. La testantoj ĉe tio povis mem stiri kien ili volis iri en la virtuala realeco. La dua grupo esploris laŭ simila maniero urban ĉirkaŭaĵon. Tria grupo devis elteni la kuracadon sen virtuala realeco. La kuracado kiu ampleksis la enmeton de dentoplenigaĵo aŭ la eltiron de dento aŭ ambaŭ, ne daŭris pli longe ol 30 minutojn kaj ĉiuj testpacientoj ricevis lokan anestezion.
Post la interveno la pacientoj devis prijuĝi la doloron kaj la streson kiujn ili sentis dum la kuracado. La rezulto estis: Tiuj kiuj promenis laŭlonge de strando, estis malpli stresitaj kaj havis malpli da doloroj ol la testpacientoj kun la virtuala rondiro tra urbo kaj la pacientoj sen kroma virtuala subteno de la kuracado. Ankaŭ unu semajnon post la interveno la strandpromenintoj rememoris la viziton ĉe dentokuracisto pli pozitive: Ili konsideris sian doloron multe pli malgranda. Krome la marborda regiono estis taksata pli rekreiva kaj pli fortiga ol la urba ĉirkaüaĵo.
"Ne sufiĉas nur fordirekti la atenton de la pacientoj", diras kunaŭtorino de la studaĵo. "Krome la ĉirkaŭaĵo devas esti ĉarma kaj senstreĉiga." La aplikado de teknologioj de virtuala realeco laŭ la esploristoj havas decidajn avantaĝojn: Aperas malpli da problemoj rilate al higieno ol ekzemple ĉe enĉambraj plantoj kiuj staras en la kuracejo. Krome la paciento povas imagi troviĝi en natura kuliso dum li aŭ ŝi estas kuracata.