以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  初学者园地 Por komencantoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=39)
----  Fajron mi sentas interne (15)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=39&id=47403)

--  作者:fangfang
--  发布时间:2017/10/13 11:12:38
--  Fajron mi sentas interne (15)

Je la fino de la ferioj kuŝas antaŭ mi manuskripto, kiu sufiĉe kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom gravas!

La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi revidos ŝin. Mi timas iomete... Mi eniras en la  klasĉambron kaj ekvidas Martina, sidantan ĉe sia tablo. Nur iomete malfrue ŝi rimarkas min. Ŝi rigardas supren, ekvidas mian vizaĝon kaj - ektimas. Eta ŝoko trafas ŝin kaj transiĝas al mi. Iom pli hezite kaj nervoze ol antaŭe mi eldiras la kutiman "Bonan matenon!", kiun ŝi reciprokas.

Dum la venontaj horoj ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, kvazaŭ ŝi tute ne estus ricevinta mian leteron. Ĉu povus esti tiel? Subite mi komencas dubi, ĉu vere ŝi ektimis pli ol kutime. Povus esti, ke tiu

ŝoko, kiun mi sentis, ne estiĝis en ŝi, sed en mi, ĉar mi timis revidi ŝin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj; ŝi do verŝajne ricevis ĝin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo ĝustas...

* * *

Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia lerneja gazeto. Mi scias: Hodiaŭ estas la redaktofino. Mi do nepre devas partopreni en ĝi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero

aperos?

Jam antaŭ unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis, eĉ kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas

ŝanĝi ankoraŭ unu aŭ du alineojn, verŝajne eĉ pli. Ĉu eĉ povas esti, ke ĉio, kion mi skribis, estas nur frenezaĵo, elĵetaĵo de malsana cerbo? Kiel reagos la redakcianoj? Krome ja estus pli bone, se mi unue tajpus ĉion. Ĉu ne eblas sendi la artikolon poŝte al la redakcio aŭ al iu redakciano - eble eĉ anonime? Ankaŭ tiukaze mi povus pripensigi la aliulojn. Sed mi ja volas pli! Kaj eble ili eĉ ne aperigus anoniman artikolon! Atinginte la lernejon, mi unufoje ĉirkaŭveturis ĝin kaj reveturis hejmen.


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:05:10
--  

La plej gravaj ideoj ja estas ene

这个 ene 很少见用,是不是就是理解为 en ĝi?


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:06:26
--  

kun miksitaj sentoj

可以理解为“心情复杂”吗?


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:08:15
--  

Eta ŝoko trafas ŝin kaj transiĝas al mi.

transiĝas 是什么意思呢?


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:10:58
--  

 Iom pli hezite kaj nervoze ol antaŭe mi eldiras la kutiman "Bonan matenon!", kiun ŝi reciprokas.

这个句子有两个问题:

1。前面部分 iom pli hezite kaj nervoze ol antaŭe 在句子中作什么成分,不太理解?

2。ŝi reciprokis 不知道怎么说成中文?


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:13:05
--  

Dum la venontaj horoj ŝi rilatas al mi kiel antaŭe

dum la venontaj horoj 可以理解成“接下来的几个小时”吗?

rilatas 说成“相处”可不可以?


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:14:41
--  

Povus esti, ke tiu ŝoko, kiun mi sentis, ne estiĝis en ŝi, sed en mi

这儿怎么用 povus 呢?是表示“不可能”吗?


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:16:01
--  

Eble mi neniam ekscios, kiu supozo ĝustas...

这个怎么译,请老师指教一下。


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:17:18
--  

Hodiaŭ estas la redaktofino.

不知道 redaktofino 是什么意思?


--  作者:longulo
--  发布时间:2017/10/19 14:19:38
--  

Nepre mi devas ŝanĝi ankoraŭ unu aŭ du alineojn

是“一定得改动一两段”的意思吗?