以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  初学者园地 Por komencantoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=39)
----  Fajron mi sentas interne (29)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=39&id=48824)

--  作者:fangfang
--  发布时间:2018/5/14 8:43:24
--  Fajron mi sentas interne (29)

Finfine mi aŭdacas malfermi ĝin kaj eklegas. Subite miaj ĝojo kaj feliĉo malaperas, restas scivolemo, timo kaj miro.

Saluton Manfred!

Kiam en la aŭtunaj ferioj mi ricevis vian leteron, mi sufiĉe seniluziiĝis, ĉar mi neniam estus kredinta, ke tiel aspektas via internaĵo. Ju pli ofte mi legis vian leteron, des pli mi ĉagreniĝis,

pro du kialoj: unue, ĉar mi sentis min observita de vi, kaj due, ĉar vi multrilate malĝuste (!) prijuĝis min.

Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi decidis skribi leteron al vi, ĉar mi rimarkis diversajn aferojn, kiujn mi miaopinie sciigu al vi: Same kiel en via letero al mi, tiel ankaŭ en tiu artikolo vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supraĵaj, interesiĝas nur pri bagateloj, kaŝiĝas malantaŭ hipokritaj maskoj kaj ne perceptas vin kaj viajn problemojn.

Sed mi pensas, ke interesiĝo pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj maĉoj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ĉe iliaj problemoj. Mi ekzemple ŝatas okupiĝi pri muziko kaj tamen opinias min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj. Kaj krome vi ne povas postuli, ke aliaj homoj helpu vin venki viajn problemojn, se vi ne kontaktas aliajn homojn por helpi ilin ĉe iliaj problemoj.

Sed plej malplaĉas al mi la fakto, ke vi serĉas la kulpon pri viaj problemoj ĉiam nur ĉe la aliaj homoj kaj neniam ĉe vi mem.

Mi petas vin, bonvolu pensi pri tio, kion mi skribis al vi.

Ĝis,

Martina


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 12:45:36
--  

tiel aspektas via internaĵo

internaĵo 是指“内心所想的事情”吗?从上下文看,这样理解好像不错。


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 12:48:36
--  

mi sentis min observita de vi

我译成“我感到你在观察我”,把被动译成主动是否可以?是不是相当于:mi sentis, ke mi estas observita de vi 或 ke vi observas min?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 12:50:33
--  

vi multrilate malĝuste (!) prijuĝis min

multrilata 是“很多联系”?哪这个句子该怎么翻译?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 12:51:57
--  

Kaj nun, kiam aperis via artikolo en la lernejana gazeto, mi decidis skribi leteron al vi

这里如果不用kiam是不是可以:Kaj nun aperis via artikolo...?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 12:54:15
--  

Same kiel en via letero al mi, tiel ankaŭ en tiu artikolo

same kiel... tiel ankaŭ 是不是一种叙述用的格式?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 12:55:24
--  

vi kondamnas viajn kunhomojn, kiuj estas tiom supraĵaj

kunhomo 是“同伴”的意思吗?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 12:57:13
--  

ke interesiĝo pri motorcikloj, rezultoj de futbalaj maĉoj ktp. ne devas ekskludi la kapablon helpi aliajn homojn ĉe iliaj problemoj.

这个句子有点搅,请老师帮忙翻译一下。


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 12:59:01
--  

Mi ekzemple ŝatas okupiĝi pri muziko kaj tamen opinias min kapabla paroli kun aliaj homoj pri ties problemoj.

opinias min kapabla paroli kun aliaj homoj... 的结构不太清楚,请老师解释一下。


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/5/18 13:00:49
--  

Sed plej malplaĉas al mi la fakto, ke vi serĉas la kulpon pri viaj problemoj ĉiam nur ĉe la aliaj homoj kaj neniam ĉe vi mem.

fakto后面的ke是修饰fakto的吗?