以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  初学者园地 Por komencantoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=39)
----  Fajron mi sentas interne (32)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=39&id=49353)

--  作者:fangfang
--  发布时间:2018/7/22 7:41:30
--  Fajron mi sentas interne (32)

Komenciĝas la decembro. La tagoj fariĝis mallongaj; tra mallumo kaj malvarmo mi biciklas matene al la lernejo. Mi frostas survoje. En la klasĉambro trafas min varmo, kiu sufiĉas por degeligi miajn manojn kaj piedojn, sed lasas mian koron netuŝita. En iu paŭzo mi, kiel kutime, staras sola, kiam subite alparolas min Kerstin - knabino, kiu ŝatas festojn kaj diskotekojn, mi do ne havas aparte altan imagon pri ŝi. "En via artikolo mi komprenis neniun vorton", ŝi diras. "Vi estas homo kaj mi estas homo kaj vi do povas alparoli min kaj aliajn homojn..." - "Jes", mi respondas, kvankam mi ne vere konsentas. Sed mi ne scias, kion diri... Ni silentas, kaj post

momento ŝi pluiras.

En mia kapo estĝgas anekdoto:

Iras paciento al psikiatro: "Mi havas problemojn kontakti aliajn homojn." Diras la psikiatro: "Ne gravas, simple alparolu ilin!" Kaj ekde tiam la paciento estas feliĉa kaj kontenta...

Ial tiu pensado devas esti malĝusta. Mi provis klarigi tion en mia artikolo, sed ŝajnas, ke neniu komprenis.

Ĉe la komenco de la kristnaskaj ferioj mi memoras, ke mi ja skribis en mia artikolo, ke mi malŝatas pasigi miajn feriojn sen iu kontakto kun miaj samklasanoj. Ĉu ili legis tion? Kial ili ne agis por ŝanĝi tion?

Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkontiĝis la tuta parencaro. Kun la tuta familio miaj onkloj kaj onklinoj venis al nia urbeto por viziti miajn geavojn - kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn de la patrina. Kelkaj el ili restis por tuta semajno, kaj inter la multegaj novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj, ĉiam estis pluraj, per kiuj ni amuziĝis ĝis la fino de la ferioj. Sed intertempe ĉiuj miaj geavoj mortis, krom unu avo - sed li ne volas havi tiom da "tumulto" en sia domo. Miaj gekuzoj pliaĝiĝis kaj havas siajn proprajn interesojn. Kaj panjo ne plu ŝatas donaci ludilojn, sed "praktike utiligeblajn" aĵojn. Mia anticipa ĝojo pri Kristnasko estas malgranda...


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/8/13 8:34:59
--  

sed lasas mian koron netuŝita.

请问老师,这是一个什么结构?意思是不是“却没有触碰到我的心”?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/8/13 8:36:51
--  

En mia kapo estĝgas anekdoto

应该是 en mia kapo estiĝas anekdoto?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/8/13 8:38:57
--  

pasigi miajn feriojn

是“度假”的意思吧?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/8/13 8:40:34
--  

Iam Kristnasko estis interesa festo, kie renkontiĝis la tuta parencaro.

这里为什么用 kie,不太明白,为什么不用 kiu呢?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/8/13 8:42:19
--  

por viziti miajn geavojn - kaj tiujn de la patra flanko, kaj tiujn de la patrina

patra flanko 和后面的 la patrina 分别是什么意思?


--  作者:longulo
--  发布时间:2018/8/13 8:44:15
--  

 inter la multegaj novaj ludoj kaj ludiloj, kiujn ricevis mi, miaj fratoj kaj miaj gekuzoj, ĉiam estis pluraj, per kiuj ni amuziĝis ĝis la fino de la ferioj

句子有点长,搞不清楚 pluraj 是什么意思了,请老师解释一下。


--  作者:fangfang
--  发布时间:2018/8/23 8:37:16
--  
以下是引用longulo在2018-8-13 8:34:59的发言:

sed lasas mian koron netuŝita.

请问老师,这是一个什么结构?意思是不是“却没有触碰到我的心”?

     这是一个宾语补语的结构,意思是“不让我的心受到触碰(不伤我的心)。”


--  作者:fangfang
--  发布时间:2018/8/23 8:37:52
--  
以下是引用longulo在2018-8-13 8:36:51的发言:

En mia kapo estĝgas anekdoto

应该是 en mia kapo estiĝas anekdoto?

     对,显然是打印错误。


--  作者:fangfang
--  发布时间:2018/8/23 8:38:26
--  
以下是引用longulo在2018-8-13 8:38:57的发言:

pasigi miajn feriojn

是“度假”的意思吧?

      是“度假”的意思。