以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  初学者园地 Por komencantoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=39)
----  Fajron mi sentas interne (34)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=39&id=49775)

--  作者:fangfang
--  发布时间:2018/9/14 10:11:57
--  Fajron mi sentas interne (34)

Duonan jaron poste mi resumas la reagojn al mia artikolo. Estis entute sep. Tiuj de Johannes, de sinjorino Keller, de Kerstin, la leteroj de Martina kaj Veronika... Bedaŭrinde Martina ne respondis al mia dua letero, sed aldoniĝis du pliaj reagoj: Mia patro aŭdis pri la artikolo pere de sinjorino Keller kaj ankaŭ de unu aŭ du pliaj personoj. Li ne volis legi ĝin, sed li rakontis, ke ili ĉiuj estas sur lia flanko; li nur devas honti pri tio, ke li havas tiom maldankeman filon.

Kaj aldoniĝis informo de Ralf, kiu sciigis al mi ion interesan: Sinjoro Lindner, instruisto pri evangelia religio, traktis en iu naŭua klaso mian artikolon dum du horoj. Mi ĝojis; kaj mi tiam demandis Ralf pri la reapero de la lernejana gazeto. "Verŝajne ĝi tute ne plu aperos", diris Ralf, "vi ja eble jam eksciis, ke Klaus forlasis la lernejojn..." Estis do unika provo en mia vivo, esti komprenata. Kaj tiu provo fiaskis...

"Eble mi neniam trovos iun kompreneman homon", mi pensis, ĝis iun someran posttagmezon mi konatiĝas kun Erik.

Ankoraŭ 16-jara, mi promenas tra la piedira zono de Warburg. Preterpasante la vitrinojn de kinejo, mi mallonge rigardas la afiŝojn... ĝis alparolas min iu mezaĝa viro: "Saluton - ĉu io interesa?"

"Mi ne scias", mi respondas, "mi nur rigardas."

"Tiu filmo \'La mevo Jonatan\' estas tre bela kaj interesa - mi jam vidis ĝin kaj tamen tre ŝatus rigardi ĝin denove... Ĉu ni eniru?"

"Ne..."

"Kial ne?"

Mi silentas. "Vi ŝajnas esti tre trankvila homo", li daŭrigas la konversacion, "tiom silentema... kial?"

"Mi ne scias..."

"Mi estas Erik", li diras, "kaj vi?"

"Mi estas Manfred."

"Ĉu vi loĝas ĉi tie en Warburg?"

"Ne, en Ossendorf, la najbara urbo. Sed ĉi tie mi iras al la lernejo."

"Ĉu al la gimnazio?"

"Jes. Kaj vi, kiun profesion vi havas, sinjoro?"

"Ne diru \'sinjoro\', diru \'Erik\'", li petas min kaj ridetas.