以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  世界语诗歌园地 por originalaj kaj tradukitaj poemoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=42)
----  Malsaĝa Avo formovis montojn (sonetoj)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=42&id=49676)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2018/9/2 9:14:17
--  Malsaĝa Avo formovis montojn (sonetoj)

Malsaĝa Avo formovis montojn
ĉina antikva fablo
I.
Malsaĝa Avo loĝis izole montpiede,
la voj’ zigzagis inter alt-montoj tre apikaj.
Familianoj ĉiam eksentis sin panikaj,
se ili volis iri eksteren senrimede.

Vojaĝ’ konsumis longan tempdaŭron vere tede
kaj ilin suferigis la iroj lunatikaj.
Survoje veproj frapis ilin per dornoj pikaj,
terfendoj kaj rokegoj minacis ja obsede.

Formovi l’ Av’ decidis du montojn kiuj ĝenis
per ĉirkaŭiroj ilin, starantajn ĉe l’ kabano.
Persvadi la domanojn en hejmo li ja penis.

Gefiloj liaj lian volegon jen komprenis,
promesis doni fortojn por lia granda plano
kaj la rimedojn eblajn preparajn tuj alprenis.

II.
Sekvtage li kondukis gefilojn al la monto
kaj ekis foslaboron pioĉe kun fervoro.
El ili iuj fosis, aliaj al la foro
transportis ŝtonojn ĉare, ŝvitante kun volonto.

Nenia grumbl’ okazis en familia rondo,
neniu pigris iel kaj plendis pri laboro.
Post kelkaj jaroj la montoj en sungloro
variis neniome kaj restis sur termondo.

Sed ili ne rezignis, ankoraŭ fosis plie,
laciĝon, malfacilojn ignoris tre kuraĝe,
kun cel’ formovi montojn ankoraŭ energie.

La olda Av’ fortstreĉis, kvankam iom malsaĝe,
modelon li starigis por idoj mens-racie,
elspezis forton, tempon kaj riĉon sendomaĝe.

III.
Vidinte tion klare, maljuna Saĝa Avo
demandis al li: “Kial vi tion ja infane
fifaras? De antikve la montoj staras sane,
kaj povas ne moviĝi pro via ega bravo.”

Replikis Av’ Malsaĝa defende ja kun pravo:
“Laboron tiun ni ne faradas tute vane.
Ne diru sensencaĵon tiome vi ĉikane.
Min pikas via diro maljusta kiel glavo.

Se mi ne povos fini, genepoj miaj vere
daŭrigos l’ entreprenon senĉese kontinue,
sukcesos la du montojn formovi sinofere.”

Kortuŝis Ĉielreĝon agado lia skue,
ordonis Li formovi la montojn jen eltere.
Pro tio Av’ Malsaĝa dankegas plene ĝue.


--  作者:jianyewang
--  发布时间:2018/9/15 11:12:02
--  
不错,不错,用十四行诗来写中国古代寓言!图片点击可在新窗口打开查看