以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 世界语诗歌园地 por originalaj kaj tradukitaj poemoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=42) ---- Brilo de kometo (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=42&id=49896) |
-- 作者:vejdo -- 发布时间:2018/9/29 11:02:59 -- Brilo de kometo Brilo de kometo funebre pri Paulo Silas Vi, kometo tranĉas tra l’ mallumo inter steloj jen sur la ĉielo, kun gracio kaj kolora belo, jam flugante per vivokonsumo. Via bril’ volviĝas per kostumo kun glimanta franĝo de flavhelo, pentras belan arkon per rivelo kiu parabolas sub la luno. Sed ekbrilo via efemeras, kvankam ore bunta kaj impona. Via flug’ de supro ja liberas, ve! malfeliĉe la senfanfarona tranĉo tra la volbo dum momento estas nur mallonga sinprezento. *Laŭ la nekrologo en n-ro 31 de Belarta Almanako, Paulo Silas (1990-2017), juna brazila poeto forprenis de si la vivon je la 24-a de oktobro, 2017. |