以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 写作和翻译习作交流 Provoj en verkado kaj tradukado (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=6) ---- Sapvezikoj de Ronda (21) (esperantigis gb2312) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=6&id=49837) |
-- 作者:tong -- 发布时间:2018/9/21 13:42:49 -- Sapvezikoj de Ronda (21) (esperantigis gb2312) Sep Iun tagon post du jaroj, la urbestro ricevis telefonan vokon de la filino. “Paĉjo, feliĉan naskiĝtagon!” “Ha, Ronda? Kie vi estas?” “Ne malproksime de vi, mi venas por sendi al vi donacon por naskiĝago!” “Ho, multjarojn mi ne rememoris pri naskiĝtago. Nu, venu hejmen tagmeze, pli ol unu monaton ankaŭ mi ne revenis hejmen, kie nur la servistino prizorgis.” “Ne, la donacon mi sendas al vi nun!” “Mi estas laboranta, ke tuj okazos semajna kunsido pri urbaj aferoj.” “Ne gravas. Malfermu la fenestron kaj rigardu ĉielen!” Neĝoj tute forestis en la ĉielo hodiaŭ, kiu estis pure blua. Tia vetero malofte okazis en ĉi tiu loko. Ekaŭdiĝis tondrobruo de motoro el ĉielo, kaj la urbestro vidis aviadilon malrapide cirkli sur la urbo, kiu estis tre okulfrapa en la fono de blua ĉielo. “Paĉjo, mi estas en la aviadilo!” Ronda kriis en la telefono. Tiu estis malnovstila helica aviadilo, kiu aspektis kvazaŭ malpenema birdego en ĉielo. Tempo momente retroirus, ke ia konata senso fulmrapide ekaperis. La urbestro ektremis, kion li same faris antaŭ dudek jaroj, kiam la filino demandis, ĉu li estas malvarma. “Ronda, kion… vi faras?!” “Mi sendos la donacon, paĉjo, rigardu la malsupron de la aviadilo!” Nur tiam la urbestro trovis, ke pendis sur la ventro de la aviadilo ringego, kies diametro estis pli longa ol la aviadilo, evidente etendiĝinta post ekflugo. Vidate kune, la aviadilo kaj ringego formis fingroringon flugantan. Li poste sciis, ke la ringego havas saman strukturon de la ringo, kiun Ronda uzis por rompi la rekordon en Guinness-libro, ke ĝi estas farita el malpeza metala tubo, kiu plenas je la demona likvo nomata Fluglikvo. Tavolo da Fluglikvo kovras la surfacon de la ringo, sur kiu troviĝas sennombraj truetoj, ke Fluglikvo povu senĉese elflui el la tubeto, kiu kurbigite formas la ringegon. |
-- 作者:tong -- 发布时间:2018/9/21 13:45:24 -- 七 |