dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 爱罗先珂君 S-ro Erosxenko (3)

您是本帖的第 2699 个阅读者
平板 打印
标题:
爱罗先珂君 S-ro Erosxenko (3)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
爱罗先珂君 S-ro Erosxenko (3)

Zhou Zuoren (1885-1967)
S-RO EROSXENKO (3)
 
3
    S-ro Erosxencxjo refoje forveturis de Pekino. Liaj spuroj, cxu forveturi aux resti, por nunaj junuloj, eble jam havas nenian signifon, kaj ne meritas doni raporton. Sed estas unu aux du akcidentoj iel rilataj al li, pri kiuj mi devas iom babili, tial mi refoje skribas mallongan artikolon.

    S-ro Erosxencxjo estas poeto. Malgraux kiom ekscesan penson li havas, sed age li fakte partoprenis en nenia movado, almenaux en lasta unu jaro kiam li logxis en mia hejmo. Pri tio mi firme kredas.
Ordinare lia vivo laux nia observo estas nenio alia ol tio, ke, krom viziti al lernejo doni lecionojn, legi librojn kaj verki, li mangxas nur sekigitajn vinberojn, piran elektuarion kaj bananajn kukojn, aux kelkafoje viziti al la Gxardeno de la Tria Princido  por auxskulti hurlon de tigro. Kvankam mi auxdis de kvartala estro la informon, ke post lia veno al Pekino, okazis ia  konsternigxo cxe fremdlanduloj en Pekino, kun disvastigxo de onidiro inter ili, ke alvenas nun tiu fama legxo-malobeema homo; tamen cxinaj auxtoritatoj montris al tio nur neglektemon. Pri tia konduto de la auxtoritatoj mi ja konsentis kaj ecx tre admiras.
Tamen, post kiam ekcirkulis la informo pri malaperigxo de Oosugi Sakae, s-ro Erosxencxjo estis supersxutitaj de multe da neatenditaj gxenoj. Multaj senrilataj japanoj per telegramoj, leteroj, aux renkontigxoj demandis al li pri la spuroj de Oosugi Sakae. Sed fakte s-ro Erosxencxjo siatempe ne funkciis kiel gxenerala reganto de Pekino, nature li sciis nenion pri tio. Tamen de tiu incidento ni povas facile imagi ke tiuj senrilatuloj konfirmigxis pri tio ke Erosxenko kaj Oosugi Sakae estas sampartiaj kompanoj. Post pli ol unu monato, pro avizo de Japanio, ke rusa blindulo kun Oosugi kune entreprenis agitadon en Pekino, la pekinaj auxtoritatoj komencis jugxe esplori la aferon. Kaj cxe la enirejo de nia strateto aperis embuskuloj, atendantaj tie kun foto de Oosugi. Kaj esploranto ankaux venis al mia hejmo enketi. Felicxe tiu polica oficiro kredis mian parolon. Mi donis al li skribitan garantion, ke s-ro Erosxenko nek partoprenis en iu movado, nek havis ian kontakton kun iu nomata Oosugi Sakae. La polica oficiro kontente foriris kunportante mian skribitan garantion por fini la kozon.
Mi vere ne povas kompreni pri la tokiaj detektivoj, kiuj gvatsekvis Oosugi multajn jarojn, kial ankoraux ne scias kia isto li estas, kaj ecx kredas ke li faras agitadon en Pekino? Ho, tro ridinda ago!
Felicxe nun s-ro Erosxencxjo jam forveturis de Pekino, dume la embuskuloj ne sukcesis kapti Oosugi cxe enirejo de mia strateto. Do cxiuj cxu cxinaj aux fremdaj ja povas vivi trankvilaj. Kaj mi ankaux bone plenumis la respondecon ambauxflanke kiel gastiganto.

Ke s-ro Erosxencxjo cxifoje forveturis, tio okazis laux lia propra plano. Lastjare, je la vintra komenco, kiam li preterveturis urbon Fengtian dum reveno al Cxinio, li ja parolis tion al japana monahxino [ndt. mi dubas pri la vorto "monahxino", sed fidele tradukas.]. Tamen origine li planis veturi je la somera ferio, sed nun li veturis pli frue je du monatoj. La publika motivo por lia plifrua veturo estas tio, ke li volas kuri en arbaron por auxskulti kanton de la hejmlandaj najtingaloj. Lauxonidire, la najtingaloj de lia hejmloko Harkov estas tre famaj tra  Euxropo. Eble vere indas kuri tien auxskulti post longa vojagxo. Sed laux mia supozo, probable estas ankaux alia negranda kauxzo, t.e. pro la depresio de esperantisoj.
Mi ne skrupulas veki la elrevigxon kaj malgxojon de veteranaj esperantistoj kiuj fervoras je Esperanto-movado. Sed mi ne povas ne montri la fakton ke Esperanto-movado de (almenaux en) Pekino estas vere ne tre vigla. Kvankam la movadistoj estas tre fervoraj, tamen sen ehxantoj la rezulto estas tre enuiga. S-ro Erosxencxjo estas homo kiu tre sxatas vigladon. Ekz-e, se li auxdis ke en la klascxambro sidis nur tre malmultaj homoj tie, versxajne tio ne sentigas lin gxoja. Esperanta prelego pri rusa opero Malsata Regxo okazis nur unufoje. Kial interrompigxi? Li mem ne parolis. Sed mi supozas ke tion kauxzis ankaux la tro granda klascxambro.

Fakte en Cxinio tio ne estas rigardata kiel io stranga. Je kazo de prelegoj far aliaj eruditoj, la rezultoj versxajne ankaux estas la samaj. Ankaux s-ro Erosxencxjo mem tiel diris, ke, se junuloj ne povas labori kun rekta spino en socio, ili povus preni por si narkotajxojn. Tial, se vere okazis tio ke cxiuj nur prenus opion aux narkotajxojn pilolojn anstataux okupi sin per aliaj aferoj, miasupoze, ankaux s-ro Erosxencxjo ne miros. Tamen por li mem tio estus tro enuiga. Ol en tro soleca Pekino auxskulti ventsusuron de dezerto, nature pli preferinde estas auxskulti najtingalojn en arbaro. Tial, pro lia forveturo de Pekino, ecx se ni ne devas senti nin trankvila, ni ankaux ne devas pene reteni lin kontraux lia volo.

En vintra ferio, kiam s-ro Erosxencxjo ankoraux estis en Sxanhajo, ni ne scias kiu jxurnalo iam informis ke li estis forpelita de studentoj pro evento de drama komento. Cxifoje, probable iuj homoj distrumpetos ke li estas ekzilita pro la evento de Oosugi.
Por resisti kontraux tiuj kalumniajxoj, mi speciale verkas cxi artikolon.
La 17-an de aprilo, 1923.

(Verkite de julio 1922 gxis aprilo 1923)
Tradukis Guozhu el <Ze Xie Ji (Orienta Akvoplantajxo Rizoma)>,la eseokolekto de Zhou Zuoren. 2007-05-22


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/6/27 7:24:53

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询