dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 《世界语读本》序 Antauxparolo

您是本帖的第 2746 个阅读者
平板 打印
标题:
《世界语读本》序 Antauxparolo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
《世界语读本》序 Antauxparolo

http://www.elerno.cn/emhistorio/persone/persone076.htm

Zhou Zuoren (1885-1967)
Antauxparolo al <Legolibro de Esperanto>
  

La <Legolibro de Esperanto> estas kompilita de s-ro Feng Shengsan. Kiam li komencis kompili, mi promesis doni al li antauxparolon. Nun tiu libro estas baldaux eldonota de la Komerca Presejo, sekve, vole-nevole, mi devas pli rapide plenumi mian promeson. Tamen, mi estas nelerta por skribi laux difinita temo, mi ne scipovas elpensi vortojn. Mi nur povas iom paroli pri la kompilinto mem laux faktoj konataj de mi, cxar li ja suferis tro multon da miskomprenoj --- kvankam ankaux Esperanto estas ne sen miskomprenoj de cxinoj, ankoraux bezonas niajn klarigojn.

Mia unuafoja renkonto kun Shengsan okazis en aprilo de la pasinta jaro (1922). Tiam la pekinaj esperantistaj amikoj kunvenis en la Dua Instituto de la Pekina Universitato interkonsiligxi pri fondo de Esperanta Asocio. Shengsan estas unu el la tri studentoj, kiujn s-ro Erosxenko sukcese bakis esperantistoj. Li estas tre fervora pri Esperanta movado, donis plej multe da parolo, tre malkasxema kaj kruda, versxajne ne tre bone impresas al la auxskultantoj je la komenco. Sed poste, pro aferoj de la asocio kaj vizito al s-ro Erosxenko, mi iom post iom konis lin, sciante ke li estas nur knabego, tial ofte kauxzis ofendon al aliaj homoj. Sed, laux mia opinio, gxuste je tio kusxas lia amindeco. Tio estas nur laux mia propra observo, eble ne tre erara.

Kvankam nun Shengsan nomas sin pekinano, tamen fakte li devenis el Shandong-provinco, lauxdire el kamparana familio. Sed lia patro iam lernis klasikajn librojn, tiel farigxante pedanta klerulo. Kiam Shengsan ankoraux estis 5-jara, lia patro jam mendis por li fiancxinon, tial Shengsan foriris de sia hejmo, venis al Pekino pene studi. Li sxangxis multajn laborojn, i.a. funkciis kiel kasisto en restoracio --- poste oni prenis tion por subfosi lian am-aferon. Li lernis en la franclingva kurso de prepara fakultato de la Pekina Universitato. Lauxplane li devis diplomigxi en lasta jaro, sed, cxar li ne kapablis doni lernopagon, tial en la nomlisto ne trovigxis liaj lernopoentoj. En oktobro, kiam komencigxis la nova lernojaro, li vizitis la lekciojn kiel kutime. Iutage, li venis konsiligxi kun mi pri tio, ke li volas peti reekzamenon, kaj mi ankaux konsentis proparoli por li al la cxefo. Sed la sekvan tagon jam okazis la "incidento de lekciaj materialoj", tiel ke mi ne sukcesis fari viziton al la cxefo. Post nelonge, kiam mi denove venis al la universitato, Feng Shengsan jam estas eksigita for de la nomlisto de la studentoj. Tio estis tute ekster mia atendo. Cxar, kvankam mi bone sciis ke li facile kauxzis akcidentojn, tamen mi nenial kredis ke li rolus kiel la cxefa instiganto de la tumulto. Tiun tagon je la 3-a horo ptm li ankoraux sidis en la tria etagxo auxskulti prelegon de s-ro Zhang Fengju pri angla dramo. Post la leciono li iris esplori pri la bruo teretagxe kaj tiel partoprenis. Poste, la veraj instigantoj cxiuj forsxteligxis, kaj postrestis tie nur Shengsan, kiel reprezentanto de tiu grego, kaj rezulte farigxis la propeka kapro de la svarmo. Versxajne la universitataj auxtoritatoj nur povis tiel agi. Sed tiuj instigantoj sin kasxis senspuraj kaj apatie rigardis ke alia homo igxis viktimo, tio vere estas veinda. Hodiaux tiu evento jam fatigxis pasea, kaj tiuj kiuj sin kasxis tre eble diplomigxos kaj havos brilan estontecon. Arkaikajxo estas ne plu menciinda. Sed mi cxiam ne povas forgesi tion. Cxar, kvankam per tio ne certe plivalorigi Shengsan, tamen suficxas por taksi la senvalorecon de certaj homoj. Foje Shengsan demandis al mi pri mia kritiko al li. Mi respondis ke li kondutas tro bonkore --- tio ankaux estas tre granda manko --- tro kredi pri la doktrino de homa bonkoreco kaj sekve agi sen necesa singardemo. Kvankam tio ne devas esti aprobinda por Esperantistoj, tamen ankaux tre vera en reala vivo.

Kankam la studfako de Shengsan estas la franca lingvo, tamen laux mia supozo lia kompetenteco de franca lingvo versxajne ne estas tiom bona kiom de Esperanto. Lia fervoro por Esperanto estas vere admirinda. En pasinta jaro nia Esperanta asocio funkciigis du kursojn en somera ferio, Shengsan pagis multan penon por tio. En kuranta jaro li instruas en pluraj lernejoj, tial li estas tauxga kompilanto por tiu cxi legolibro, cxar li havas spertojn. Due, li tre atentas pri interesigxo, ankaux tio estas ia karakterajxo. Lia konduto estas tre malkasxema, aux ecx iom kruda, sed kelkaloke tre delikata. Tion oni povas trovi en liaj manuskriptoj: Literoj de li manskribitaj vidigxas ecx pli bonordaj ol tiuj presitaj. Al la kapliteroj kaj asteriskoj li ofte aldonis ornamajn desegnojn, ecx en privataj leteroj. Tia naiveco versxajne ne konformas al li. Sed, post profunda pensado vi trovos la rezonon: cxar tia interesigxo ja estas posedajxo de infanoj, bedauxrinde malaperinta cxe plejparto da homoj. Tamen rezervigxis nur cxe Shengsan kaj li uzis tion en kompilado de libro, ke la enhavo estu kaj abunda kaj interesa. Leginte la libron, legantoj scios ne nur pri Esperanto sed ankaux havos kutimon de legado. Tio estas ne malignorenda avantagxo. Fine, mi volas mencii pri "Esperantismo". Nun multaj homoj scias ke estas lingvo Esperanto, sed tre malmultaj el ili scias ke Esperanto enhavas ismon. Esperanto estas ne nur artefarita lingvo, kreita por uzo de diversaj homoj en diplomatio kaj komerco. Gxi estas naskita de Esperantismo ( cxu gxi povus realigxi, estas alia demando). Sen tiu ismo Esperanto estas nur senviva pupo. Nun oni disvastigas Esperanton en Cxinio, sed mankas kompreno pri gxia spirito. Tiu cxi legolibro donas apartan emfazon pri tio, metante la vortojn de la iniciatinto sur la fronta pagxo, kaj cxie en la cxefa parto zorgi por ne malobservi la propran ideon de la kreinto. Tial ni povas diri ke gxi estas vera Esperanta libro. Aux eble trovigxas en la libro ankaux mankoj, sed mi esperas ke la humureco povas kovri ilin, gxuste same, kiel gxi povas kovri mankojn de homo.
                  La 25-an de majo, 1923
 

[Esperantigis Guozhu, 2007-06-25]

[此贴子已经被作者于2007-6-28 8:53:43编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/6/28 8:44:24

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04492 秒, 4 次数据查询