dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(02):《种 梨》

您是本帖的第 5466 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(02):《种 梨》
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(02):《种 梨》

聊斋志异一共有496个故事,《种梨》是其中的第(014)个故事,,《骂鸭》是其中的第(199)个故事 。这两篇故事的英译,同时出现于1848年。
译者是美国外交官、传教士、汉学家卫三畏(Samuel Wells Williams,1812 - 1884)。
1848年,卫三畏出版其名著《中国总论》(The Middle Kingdom)。在这本书第一卷第十二章《中国人的雅文学》(Polite Literature of the Chinese)中,就收入了这两篇《聊斋志异》故事的英译, 学者认为,这很可能是西方语言中关于《聊斋志异》最早的翻译。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
§14. Zhong Li 种 梨

Elkreskigo de Piroj

Kampulo vendis pirojn en foiro. Varo tre bongusta. Prezo karega. Taoisto, cxifone vestita, almozpetis cxe la cxaro. La kampulo tjuis lin, kiu tamen ne foriris. Ekkolere, la kampulo lin insultis.
"El centoj da piroj en via cxaro," diris la taoisto, "mi almozpetas nur unu, kio kostas al vi ne grandan perdon. Kial do koleri ?"
Cxirkauxrigardantoj persvadis la pirvendanton doni unu misan por ke li foriru. Sed la kampulo obstine ne konsentis.

Kelnero en bazaro trovis la diskutbruon tro malpaca, mem acxetis unu kaj donacis al la taoisto, kiu lin riverencdankis, kaj diris al homamaso :
"Mi, religiulo, ne konas avaron, jen mi regalos vin per miaj bongustaj piroj."
"Sed kial ne unue vin mem, se vi havas ?" iuj intermetis.
"Cxar anticipe mi bezonas cxi kernon kiel semon."
Kaj li formangxegis la piron gxis kerno, kiun li tenis en la mano.

Per sxovelo desur sia sxultro li fosis kavon, profundan je kelke da coloj, enmetis la kernon, rekovris gxin per tero kaj petis de oni akvon. Entrudigxemulo transdonis al li bolantan akvon el apudvoja butiko, per kiu la taoisto akvumis al la fosejo, kie, antaux cxies okuloj, ekaperis gxermo, kiu, kun cxiu sekundo, pli kaj pli grandigxis, rapide arbigxis kun prospera brancxaro, jen floris kaj fruktoj elkreskis: grandaj kaj aromaj piroj pendis dense sur la arbo.
La taoisto plukis cxeloke kaj disdonis al cxirkauxrigardantoj, elcxerpigxis baldaux cxiom. Per sxovelo li ekhakis la arbon tinte kaj tinte, fine dehakis, kaj, kun folihava brancxo sur sxultro, la taoisto senurgxeme iris for.

Kiam la taoisto faris sorcxarton, la kampulo ankaux pusxigxis inter homamaso, rigardis absorbite, ecx forgesante pri sia negoco. Nur post foriro de la taoisto li revenis al sia cxaro, kiu, je lia surprizo, farigxis jam ekskluzive malplena. Li ekkomprenis ke cxiom da piroj, jxus disdonitaj, estas lia propra varo. Atente observinte, li trovis plie, ke perdis el la cxaro sxpato, hakrompita. Ege koleris, li haste postkuris. Trans muro li vidis sxpatstumpon, forlasita---jen gxuste la trunko de la pirujo. Malaperis tamen la taoisto, kaj lin mokridis cxiuj en foiro.

Komentarias la verkanto de la strangajxoj :

Kiel malprudenta la kampulo ! Kaj kia stulta avareco ! Ke lin mokridis cxiuj en foiro, tio ne estas senmotiva !
Ofte okazis al vilagxa ricxulo tiel: ke li facile koleris, se amiko petus de li pruntdonon de rizoj.  Li ecx kalkulis grumblante :"Tio suficxas por elspezo de pluraj tagoj !"
Aux, li facile malkontentis, se oni petis ke li donu helpon al homo en malfortuno aux almozmangxon al orfo aux vidvino. Li kalkulis :"Tio suficxas por konsumo de dek aux kvin homoj."
 Tiaj avaruloj kalkulis harfendeme ecx inter propraj patro kaj filoj aux fratoj. Tamen ili estas ege disipema en hazardludado, aux por elacxeti sian vivon de bandito. Tiaj aferoj ja estas sennombre multaj, do, kio estas mirinda je la stulteco de la kampulo ?


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/7/14 5:26:23

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询