第87个聊斋故事《戏术》,文字不长,却讲了两个变戏法的故事。前一个故事,与我们所见过的魔术师的戏法相同:能无中生有,继而又化有为无。第二个故事,就不像是魔术、而更像是法术了。但施法的,还是人。明天我们再介绍聊斋第119个故事,其中也有远距离取物的奇术,却是狐仙所为。比照着读,甚有趣味。
§87. Xishu 戏 术
MAGIAĴO
Magiisto havis sitelon, kiu povis enteni sxengon kaj estis senfunda, vaka, tute sama kiel tiu el ordinaraj rekvizitoj.
La magiisto sternis du matojn sur strato, metis sxengon en la sitelon kaj tuj reprenis gxin elen, sed jam tute plena de blankaj rizoj, kiuj li versxis sur la maton.
Tiel li ripetis re- kaj refoje, de kio la du matoj tuj estis plene kovritaj de rizoj. Poste li reversxis la rizojn per la sxengo returnen en la sitelon. Fininte li relevis la sitelon – denove vaka. Mirindas ja la grandkvanteco de la rizoj.
Jen alia magiajxo:
Kiam Li Jiantian de Lijin vagante en urbeto Yanzhen venis al fajencejo, kie li volis acxeti grandan vazon. Post sensukcesa marcxandado li foriris. Nokte, la fajencisto trovis kun mirego la fajencbakejon tute vaka kaj la pli ol 60 pretigitajn vazojn en gxi malaperintaj. Suspektante pri Li, la fajencisto vizitis lian domon petegi, s-ro Li fordankis, sed la fajencisto persiste petegis. Fine li diris:
"Jes, mi transportis ilin tute sendifektaj por vi. Nun ili estas sub la turo de Kui-xing, cxu?"
Laux liaj vortoj la fajencisto iris rigardi, efektive la vazoj staris bonorde. La turo trovigxis cxe la Suda Monto de la urbo, je pli ol 3 lioj malproksime for de la bakejo.
La fajencisto sendis laboristojn transporti la vazojn revenen. Laboro finigxis nur post tri tutaj tagoj.