dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(07):《狐妾》

您是本帖的第 2590 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(07):《狐妾》
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(07):《狐妾》

这一篇可与第87个聊斋故事《戏术》一同参看。那一篇里是人在变魔术,空桶里无中生有,可以变出大米来,转眼间又变得消失。这一篇里是狐仙施法,能够把别人家的汤饼在主人不知道的情况下空运借来。又能千里取物,把老家山东苦醁酒摄来放在大门口。这就不是寻常魔术能够办到的了。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

§.119 Hu Qie 狐 妾

VULPINO-KONKUBINO

Foje, kiam Liu Dongjiu de Laiwu, mandareno en Fenzhou, sidis sola en sia oficejo, auxdigxis ridoj, paroloj, kiuj pli kaj pli proksimigxis el la korto, fine eniris la cxambron: jen kvar virinoj. La unua agxis pli ol 40-jara; la dua cx. 30-jara; la tria 24 aux 25-jara, kaj la lasta - nur juna knabino. Starante sxultro cxe sxultro antaux tablo, la kvaropo ridetis kokete. Tamen Liu ignoris, cxar li bone sciis, ke la oficejon frekventis multaj vulp-spiritoj. Post momento, la knabino elprenis rugxan tukon kaj sxerce jxetis sur lian vizagxon, sed Liu nur forjxetis gxin al fenestro tute sen dono de alrigardoj. La kvar virinoj elridis kaj foriris.

Iutage, venis la plej agxa virino.

"Mia junfratino," sxi diris, "havas destinitan amrilaton kun vi. Bonvole ne rifuzu sxin, la malnoblan !"

"Nu." Liu jesis senzorgeme, kaj la virino foriris.

Post momento, sxi revenis kun cxambristino kune alsendante la knabinon, kiu sidigxis al Liu sxultro-cxe-sxultre.

"Bonan nuptnokton al vi, harmonia paro ! Fidele servu al via novedzo Liu ! Jen mi foriras."

Atente observante, Liu trovis sxin senkompare bela kaj cxarma. Ravite li parigxis kun sxi.

Kiam Liu demandis pri sxia deveno, la knabino respondis: "Mi, kvankam ne homo, fakte ankaux homo. Mi estas filino de la eksa mandareno, mortis de vulpsorcxo kaj sepultigxis en la gxardeno. La vulpinoj revivigis min per magio, tiel ke mi farigxis ankaux sxveba vulpine."

Liu palpis al sxia postajxo. Eksentinte tion, la knabino diris kun rido: "Cxu vi volas sercxi vulpvoston ?" kaj, sin turnante sxi dauxrigis: "Provu do !"

Ekde tiam sxi restis cxe Liu sendisigxe, cxiam kun sia cxambristino. Geservistoj de Liu kondutis sxin kiel s-inon, kaj sxi al cxambristo aux maljuna servistino, kiuj sxin vizitis, premidonis cxiam malavare.

Okaze de naskigxtago de Liu, la gastoj venis tiel multaj, ke por ilin regali oni bezonis ampleksan festenon de pli ol 30 tabloj. Por pretigo de la festeno Liu antauxmendis cxe multaj kuiristoj, sed el ili nur tre malmultaj alvenis en la mendita tago. Tio tre afliktis s-ron Liu.

Sciigxinte pri tio, la konkubino diris al Liu: "Ne cxagrenigxu ! Ecx se la kuiristoj ne suficxas, prefere forigu ankaux la jam alvenintajn. Mi, kvankam ne kapabla, tamen, pretigo de tridek tabloj da festenajxoj por mi ankoraux ne estas malfacila tasko."

Liu ekgxojis, kaj ordonis ke oni transportu fisxojn, viandojn, zingibrojn kaj ceterajn kondimentojn en internan cxambron. Homoj en la domo nur auxdis ke sonoj de hakado kaj kuirado dauxris dumlonge kaj seninterrompe. Interne cxe la cxambro staris tablo. Lakeo almetis pleton sur la tablon kaj, en dauxro de palpebrumo, la pleto jam estas plenkovrita de pladoj da frandajxoj. Oni forportis kaj revenis. Tiel, dekkelkaj lakeoj kontinue ir-revenis por transportado sed la provizajxo neniel elcxerpigxis. Fine, la lakeo venis postuli vermicxelajn supojn. La konkubino diris de interne: "Ve ! Tion la mastro ne anticipe mendis, kiel povus pretigi en urgxeco ?" Post nelonge, sxi dauxrigis: "Do, ni nur pruntprenu !"

Post momento, sxi vokis ke oni venu forporti la vermicxelajn supojn. Ho, jes vere ! Sur la tablo jen trovigxis tridekkelkaj bovloj da vermicxelaj supoj ankoraux kun varmaj vaporoj.

Post disigxo de gastoj, la konkubino diris al Liu: "Sendu al familio N la pagon por la vermicxelaj supoj !"

S-ro Liu sendis lakeon kun pago al la nomita familio, kiu gxuste miregis pro la subita malapero de siaj vermicxelaj supoj. Kiam la sendito venis, ilia dubo solvigxis.

Foje dum vespera drinko Liu eksopiris pri la Kulu-vino de Shandong. La konkubino diris ke sxi povas alvenigi la vinon, kaj tuj foriris el la cxambro. Post kelka tempo, sxi revenis dirante: "Ekster la pordo nun trovigxas vazo da Kulu-vino, kiu suficxas por via kelktaga gxuo."

Liu eliris kaj vere trovis vinon novfaritan de sia hejmo.

Post tagoj, edzino de Liu sendis du servistojn al Fenzhou. Dumvoje iu servisto diris: "Mi auxdis onidiron, ke S-ino Vulpino premidonas malavare. Cxifoje mi certe povos ricevi de sxi premion, per kio mi povos acxeti por mi peltajxon."

La konkubino tion jam antauxsciis en la oficejo. Sxi diris al Liu: "Baldaux venos senditoj de via hejmo. Cxar la servisto parolis malgxentile, mi certe punos lin !"

La sekvantan tagon, kiam la servisto jxus eniris la urbon, ekdoloregis al li la kapo. Li vekriis cxirkauxprenante sian kapon gxis la oficejo. Oni volis doni al li kuracilon, sed Liu diris ridante: "Ne necese, li resanigxos per si mem gxis la limtempo."

Homoj en la oficejo cxiuj suspektis ke li iel ofendis la Sinjorino-konkubinon. la servisto pensis en si ke li mem nur jxus alvenis, ecx ankoraux ne demetinte sian pakajxon, kiel povus okazi ofendo-kulpo ?

Ne povante kompreni, li nur petegis surgenue. Tiam auxdigxis parolo el la kurteno: "Suficxas ke vi nomu nur Sinjorino, por kio do la superflua vorto 'vulpino' ?"

Nur tiam la servisto ekkonsciis pri sia kulpo kaj li haste riverencis kap-al-tere.

Auxdigxis refoje parolo el la kurteno: "Se vi volas ricevi peltajxon, kial klacxi sensencajxon ?"

Post pauxzo, la vocxo kriis: "Resanigxon !" Apenaux finigxis la vorto, la kapdoloro de la servisto tuj malaperis.

Kiam li dankriverencis elironte, subite jxetigxis el trans la kurteno volvajxo kaj auxdigxis parolo: "Jen sxafidpelton por vi !"

Malvolvinte la pakajxon, la servisto trovis kvin taelojn da argxento.

Liu demandis pri stato en hejmo. La servisto respondis ke okazis nenio malbona krom ke en iu nokto perdigxis vazo da konservita vino. Kontrolinte la daton, Liu trovis ke ekzakte estis la nokto kiam li ricevis la vinon. Cxiuj tre admiris sxiajn mirindajxojn kaj respekte nomis sxin Sankta Feino.

Liu pentris sxian portreton. Siatempe s-ro Zhang Daoyi funkciis kiel respondeculo de sxtata ekzameno. Informigxinte pri sxiaj mirindajxoj, Zhang vizitis al Liu je amikeco de samlokanoj celante akiri de sxi fojan akcepton. Sed sxi rifuzis.

Liu montris al Zhang la portreton, sed Zhang perforte forportis la portreton, kiun li pendigis en sia kabineto kaj kultis tagnokte, pregxante: "Ho, kun tiel cxarma beleco, vi ja povas iri cxien ajn, sed kial vi volonte donis vin al tiu maljuna barbulo ? Mi mem ja estas neniom malpli inda ol Dongjiu, cxu vi degnos favori min ankaux per foja vizito ?"

La konkubino en la oficejo ekparolis al Liu: "Tiu s-ro Zhang estas vere sengxentila, mi donu al li iom da puno !"

Iutage, kiam Zhang ree estis pregxanta, subite li sentis sin dolora kvazaux de iu forte batita. Terurite li resendis la portreton al Liu. Liu demandis pri la kialo, sed la sendito kasxis la veron kaj respondis nur per mensogo. Liu ridis kun demando: "Cxu doloras ne al la frunto de via mastro ?"

La sendito ne povis plu trompi kaj vole-nevole devis konfesi la fakton.

Poste, alvizitis la bofilo studento Yuan, kiu petis de sxi auxdiencon, sed sxi rifuzis. Tamen la bofilo ankoraux insiste petegis, kaj Liu demandis: "Bofilo ne estas fremda homo, kial vi tiel forte lin rifuzas ?"

La konkubino respondis: "Se mi akceptus lian viziton, nature mi devas ion donaci al li. Sed lia aspiro estas tro granda ke mi ne povas kontentigi, tial mi ne volas vidi lin."

Sed la bofilo ankoraux persistis je sia petego, fine la konkubino konsentis doni auxdiencon post tagdeko.

En la difinita dato, Yuan alvenis, kaj salutis ekstere de la kurteno. La figuro de la s-ino li nur malklare vidis trakurtene kaj ne kuragxis longe observi. Nur tiam, kiam li retirigxis jam kelkajn pasxojn, li rigardis kap-returnante. Auxdigxis parolo de la s-ino: "Ha, jen la bofilo returnas sian kapon !" kaj sxi ridegis tiel lauxte kiel vulturo.

Auxskultante, Yuan sentis sin tutkorpe senforta kvazaux perdinte sian animon. Nur longan tempon post lia eliro li povis reakiri trankvilon kaj diris: "La ridego sonis al mi kvazaux tondrego tiel ke mi ecx sentis mian korpon ne plu propra !"

Post momento, laux ordono de la s-ino, cxambristino alportis 20 taelojn da argxento kiel donacon al Yuan.

Yuan akceptis gxin kaj demandis al la cxambristino: "La Sankta Feino cxiutage vivas kun mia bopatro, cxu sxi ne scias ke mi estas disipema kaj ne kutimas elspezi je malgranda sumeto ?"

Tion auxdinte, la konkubino diris: "Mi bone scias tion. Hazarde mankas mono en mia posxo. Kune kun akompanantoj mi iris al Bianliang, tamen la urbo jam estas okupita de Riverdio kaj cxiuj tenejoj senescepte enakvigxis. Ni sercxis en akvo kaj respektive ricevis iomete. Cxu oni devus kontentigi cxian nesatigeblan avidon ? alie, ecx se mi volontus donaci, la pli abundan donacon li neniel povus elteni, cxar laux destino li havas nur malgrandan felicxon."

La konkubino povis antauxscii pri cxio. Kiam Liu havis malfacilan aferon, nur se li petis de sxi konsilon, sxi cxiam facile solvis. Iutage, kiam ili ambaux kunsidis, la konkubino eklevis sian kapon al la cxielo kaj diris maltrankvile: "Baldaux venos granda katastrofo, kion fari ?"

Surprizite Liu demandis pri sortoj de la familianoj. La konkubino respondis: "Cxiuj restos sekuraj escepte nur de la dua junsinjoro. Cxitie baldaux farigxos batalkampo. Vi devas peti taskon oficveturi malproksimen por eviti la katastrofon."

Liu agis laux sxia profetajxo kaj petis al sia superulo, kiu komisiis lin eskorti provizon al Yunnan, Guizhou, ambaux tre malproksimaj provincoj. Kolegoj simpatiis al Liu pro la malfavora tasko, sed la konkubino sola kore gxojis pro tio kaj lin gratulis.

Post nemultaj tagoj, efektive okazis ribelo de Jiang Xiang kaj Fenzhou farigxis nesto de la ribeluloj. La dua filo de Liu gxuste tiam venis el Shandong kaj trafis tiun akcidenton kaj estis atencita. Post falo de la urbo, cxiuj sxtataj oficistoj mortis pro la akcidento, nur Liu elsavigxis pro la ofica forveturo.

Liu revenis post subigo de la ribelo kaj baldaux estis eksigita pro implico en granda proceso. Li farigxis tiel malricxa ke li ecx ne havis por si cxiutagan mangxajxon, sed la potenctenantoj ankoraux sencxese lin cxantagis tiel gxeneta ke li ecx preferis morti. Tiam la konkubino konsole diris al li: "Ne cxagrenigxu ! Sub lito nun trovigxas tri mil taeloj da argxento je via dispono."

Liu gxojegis kaj demandis: "De kie sxtelita ?"

"En la mondo objektoj sen mastro neniam elcxerpigxos." la konkubino respondis. "Cxu indas sxteli ?"

Per la mono Liu klopodis sin liberigi kaj revenis al sia hejmloko, ankaux la konkubino lin akompanis. Post jaroj sxi subite foriris, restiginte iom da objektoj en papera volvo kiel sxian donacon al Liu, i.a. trovigxis malgranda flago, cx. 2 colojn longa, por funebro. Multaj opiniis tion malbonauxgura, kaj, efektive Liu mortis post nelonge.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/7/19 7:05:56

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06201 秒, 4 次数据查询