聊斋有两个讲“外来的和尚”的故事,一个是第118个故事《番僧》。不仅外貌长得奇特,手臂还能伸缩自如。另外一个是第102个故事是《西僧》,可以参看。
此主题相关图片如下:
§118. Fan Seng 番 僧
FREMDAJ MONAHXOJ
La bonzo Tikong rakontis, ke li iam vidis en Qingzhou du fremdajn monahxojn, kiuj aspektis strangaj, kun orelringoj, flavaj tukoj kaj kurbaj barbo kaj hararo. Laux memdiro ili venis el okcidenta lando, informigxinte ke la distriktestro respektis budaismon, ili venis lin viziti. La distriktestro ordonis ke du servistoj sendu ilin al monahxejo. La abato Lingpei kondutis al ili ne gxentile, sed la intendanto de la monahxejo trovis ilin neordinaraj kaj mem kasxe regalis kaj logxigis ilin. Li demandis al la du fremdaj monahxoj: "En okcidentaj landoj trovigxas multe da neordinaraj personoj, cxu vi arahxanoj posedas ian mirindan arton ?"
Unu el la monahxoj ekridis kaj etendis sian manon el sia maniko. en lia manplato staras malgranda pagodeto nur je futo alta, aminde eleganta. Cxe la plej alta loko de muro estis malgranda nicxo. La monahxo jxetis la pagodeton en la nicxon kaj gxi staris rekte, kun neniom da oblikvo. Sur la pagodeto brilis sankta restajxo de Budao, kiu lumigis tutan cxambron. Post momento, li mansignis kaj la pagodeto refalis en lian manplaton.
La alia monahxo elmontris sian brakojn. Unue li etendis sian maldekstran brakon, kiu longigxis je ses-sep futoj dum la dekstra brako reduktigxis jam tute foresta. Poste li etendis la dekstran brakon kaj la spektaklo okazis same kiel lastfoje.