En Opozicio Inter Memoro kaj Forgeso
En la hejmpagxo Forumo de eLerno trovigxas Guozhu-rubriko, kie publikigxis kaj konservigxis mesagxoj de Guozhu en interreto.
Post aperigo de jam 200 mesagxoj, iutage Guozhu subite rimarkis ke tie aperis ecx neniu el la kompleta esp-igo de 496 mirrakontoj de Liaozhai. Do mi intencis sxtopi la mankon per aperigo de nova serio da ilustritaj mirrakontoj de Liaozhai. Dum mia vagado en interreto por sercxi bildojn kaj materialojn iel rilatajn al Liaozhai, hazarde mi venis al iu bild-pagxo Fotosay kaj ektrovis grupon da fotoj, kiun oni komentis per la elvoka "Revolucia Liaozhai".
Kial do nomata per Liaozhai? Cxar tiuj fotoj vidigas figurojn de fantominoj en tombejo. Dume Liaozhai gxuste estis famkonata per elstara skribo pri fantomoj kaj monstroj.
Tre eble oni demandus: cxu per fotilo la artisto vere sukcesis foti kaj elsavi la figurojn de fantominoj? Tiu demando auxdigxas iom naive, kvazaux demande pri tio, cxu Dante vere tramigris kiel karnulo tra la infero, purgatorio kaj edeno?
Alia demando. Kial epiteti tiujn fantominojn per la adjektivo "revolucia"? Cxar ili cxiuj estis rugxgvardianoj antaux sia morto. Kun revolucia idealo, ili pereis en la per-armilaj bataloj dum la jaroj de la t.n. Granda Kultura Revolucio (GKR, 1966-1976 en Cxinio).
Estas famkonate, ke estimata veterano Bakin havis deziron fondi du muzeojn. La unua, Cxina Muzeo de Moderna Literaturo, jam sukcese fondigxis en 1995. Sed la dua, muzeo de GKR, fondigxis ankoraux neniom. Tio aludas, ke en la nuna Cxinio, temo pri GKR ankoraux restas certagrade tabua. Sekve, cxiu auxtoro pri tiu temo GKR, devas havi suficxe multe da kuragxo kaj konscienco. Felicxe ke la kuragxo kaj konscienco ne mankas al ni generacion post generacio. Tio facile vekas reehxo cxe veraj cxinaj esp-istoj.
Auxtoro de tiuj fotoj estas Tian Taiquan (1960-), cxina artisto en urbo Chongqing. Li nomas tiun grupon da fotoj, anstataux "Forgeso", per "Leteo", vorto kun mitologia nuanco, uzita de Dante.