dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(14):《狐惩淫》La Vulpa Puno

您是本帖的第 8021 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(14):《狐惩淫》La Vulpa Puno
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(14):《狐惩淫》La Vulpa Puno

这一篇故事不长。当年世译时却费了不少工夫。难在“藤津伪器”这个单词,在许多词典里都查不出来。这就属于“每个字都认识,合起来还是不知道其意思”的情况。艾文赠送过一本厚厚的《聊斋志异辞典》,也查不出来。如果是现在,只需把不懂的词语用电脑在网上查询,一下子就可得几百条帮助。

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

§250.  Hu Cheng Yin  狐惩淫
LA VULPA PUNO AL MALCXASTULO

Instruitulo N acxetis novan domon, sed kie ofte okazis gxenado far vulpa spirito. Vestoj kaj objektoj cxiuj estis difektitaj, kaj gxi de tempo al tempo metis polvon en mangxajxon.
Iutage, alvizitis amiko, okaze N ne estis hejme kaj li ne revenis ecx vespere. Edzino de N pretigis mangxajvojn regali la gaston, kaj poste sxi kun sia servistino mangxis la restajxon de la pladoj.
Instruitulo N estis dibocxema kaj sxatis konservi afrodiziigajxon en sia hejmo. Tamen, oni ne scias kiam, la vulpa spirito submetis iom da afrodiziigajxo en kacxon.
La edzino mangxis, kaj sentis la kacxon kun odoro de borneolo kaj mosko. Sxi demandis al sia servistino, tiu respondis ke sxi sciis nenion.
Finmangxinte la kacxon, la edzino eksentis sin bruligata de netolerebla arda amoro. Sxi penis por sin regi, sed la soifo pli potencis. Pensante ke en la hejmo nun trovigxas neniu alia viro krom la gasto, la edzino do iris frapi sur la pordo de la legocxambro.
La gasto demandis:“Kiu frapas?”
La edzino konfesis la veron.
La gasto demandis kion sxi volas. Sen respondo.
La gasto rifuzis, dirante:“Mi kaj via edzo estas amikoj je moralo, sekve mi ne kuragxas fari la skandalan bestajxon !”
Sed la edzino ankoraux restis antaux la pordo, ne volante foriri.
La gasto ekinsultis lauxte:“Vi malhonorigas cxiom da bonfamo kaj bonvirto al frato N!”
Kaj li surkracxis sxin trans la fenestro.
La edzino sentis grandan honton kaj fortirigxis. Sxi pensis: Kial mi havis tian konduton Sxi ekmemoris pri la aromo enla kacxo kaj dubis, cxu mi mismangxis afrodiziigajxon?
La edzino rapide kontrolis la pakajxon de afrodiziigajxo; jes, efektive! tio estis dissxutita cxie kaj en bovloj kaj en tasoj!
Cxar sxi sciis ke malvarma akvo povis senefikigi la afrodiziigajxon, sxi trinkis tion, kaj tuj sobrigxis. Tiam sentis sin droninta en nepardoneblan hontegon, kaj turnigxadis en lito longan tempon. Tiam jam estis en malfruaj noktaj horoj. Timante ke post tagigxo sxi ne havis honoron revidi homojn, la edzino do malligis sian rubandon, per kiu sxi pendigis sin memmortige.
Kiam la servistino rimarkis kaj savis sxin, iom post iom jam senigxis al sxi la spiro. Kaj, nur post matenigxo sxi reakiris malfortajn spirojn. Dume la gasto jam foriris en la nokto.
La instruitulo N revenis nur je sunsubiro. vidante ke la edzino kusxis en la lito, li demandis kio okazis.
La edzino respondis nenion, sed nur kun klaraj larmoj en ambaux okuloj.
La servistino raportis  al li pri sxia memmortigo. N miregis kaj insiste demandis. La edzino forsendis la servistinon kaj nur tiam rakontis al li cxion.
Vesuspirante la instruitulo diris:
“Jen repago pro mia dibocxemo! Je kio vi kulpis? Felicxe mi havas bonvirtan amikon! Alie, kiel mi ankoraux rajtas vivi?”
Ekde tiam la instruitulo sxangxis sian malbonan kutimon kaj ankaux la vulpspirito neniam revenis.

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Kutime dommastroj interavertis unu la alian pri malkonservo de arseniko kaj venenaj vinoj, sed neniu aux neniam pri malkonservo de afrodiziigajxoj. Tio tre similas al la kutimo ke oni timas armilojn sed sxatas voluptgxuon! Kiu ja scias ke la amorgxuo ecx pli draste murdas ol arseniko aux venenaj vinoj? Origine oni konservis afrodiziigajxon nur por flatplacxi al sia edzino, amen tio jam vekis antipation de fantomoj kaj dioj, do por ne paroli pri la malutilo de senbrida dibocxemo, kiu ja multe superis konservadon de afrodiziigajxoj!

Kiam instruitulo revenis de provinca cxefurbo post ekzameno, jam vesperigxis. Li portis kun si lotussemojn, trapojn kaj lotusradikojn, kiujn li metis sur tablo enirinte la cxambron. Li kunportis ankaux unu posticxan virilon, kiun li mergis en poto. Okaze najbaroj venis kun vino por gratuli lian revenon. En hasteco la instruitulo metis tion sub la liton kaj mem eliris, ordonante ke la edzino kuiru pladojn regali gastojn. Post kundrinko kun la gastoj, la instruitulo eniris la internan cxambron kaj rapide lumigis per kandelo sub la lito, sed la poto  jam estis vaka sen akvo. Li demandis al sia edzino, tiu respondis:
“Mi jam kuiris tion kune kun la trapojn,lotusradikojn kaj eldonis regali gastojn. kial vi ankoraux sercxas gxin?”
la instruitulo ekmemoris ke en la pladoj efektive miksigxis senordaj nigraj strioj, kaj neniu el la kunmangxantoj sciis kio estis tio. ne povante deteni sin de rido, li ekparolis:
“Ha, malsagxulino! Cxu vi scias kio estas tio? Kial kuiri gxin por regali gastojn?”
Ankaux la edzino diris kun dubo:“Jes, mi ja havis malkontenton, ke vi ne konigis al mi pri gxia kuirmetodo. Ĝi aspektis ja suficxe malbela kaj mi ne sciis kia estas gxia nomo, do mi nur povis senorde distrancxi.”
La instruitulo do sciigis al sxi kio estas tio. Ambaux ridegis unu al la alia.
Nun la instruitulo jam farigxis nobela. Tamen oni ankoraux sxercis kun li per tiu anekdoto.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/2 10:17:05

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询