dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(16):《大力将军》La Fortega Generalo

您是本帖的第 2704 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(16):《大力将军》La Fortega Generalo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(16):《大力将军》La Fortega Generalo

与上一篇《丁前溪》一样,这一篇也是聊斋志异中的报恩故事,特点是不谈鬼狐只谈人。中国古人向来赞赏“一饭之德不忘”的行为,本篇又为一例。清人王士帧和钮琇也都写过吴六如,而蒲松龄写的更富神奇色彩。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


§220. Dali Jiangjun
LA FORTEGA GENERALO

Zha Yihuang, logxanto de Zhejiang, drinkis en la Tago de Klaro kaj Brilo en temp lo de cxirkauxurbo. Antaux la halo li vidis antikvan sonorilon, pli grandan ol vazo kun kapacito de dusxi-oj. Supre kaj malsupre sur la sonorilo trovigxis multe da manspuroj kun kotoj, sufice fresxaj. Li sentis strangon. Sin klinite li vidis ke sube ene de la sonorilo sidis bambua korbo, cxirkaux ok sxeng-ojn granda, kies enhavon oni ne povis scii. Zha igis ke homoj suprentiru la orelojn de la sonorilo por levi gxin, sed la sonorilo restis senmova. Zha pli miris, kaj sidante tie drinkante atendis por vidi. Post nelonge, venis almozulo, kiu amasigis siajn sekajn mangxajxojn almozpetatajn sub la sonorilo. Per unu mano li levis la sonorilon, kaj per la alia mano li metis la mangxajxojn en la bambuan korbon. Tiel li agis kvarfoje kaj enmetis cxiom da mangxajxoj en la korbon. Poste, li  relokigis la sonorilon kaj foriris. Post kelka tempo, la almozulo revenis kaj prenis la mangxajxojn tagmangxi. Mangxinte li reprenis kaj li levis la sonorilon tiel facile kvazaux oni malfermis kestkovrilon. Cxiuj rigardantoj tre miris pri tio.
" Kial vi, tiel forta viro,almozpetas ?" Zha demandis.
" Cxar mi havas supertroan mangxbezonon, tial neniu konsentis dungi min." li respondis.
Vidante ke li estis tre forta, Zha admonis ke li aligxu al armeo.
Kun cxagreno la almozulo skrupulis pri tio ke mankis al li la enira sxtuparo.
S-ro Zha do invitis lin al sia hejmo kaj regalis per mangxajxoj. Zha rimarkis ke li mangxis cx. 5 aux 6-oble pli multe ol ordinaraj homoj. Zha sxangxigis al li vestojn kaj sxuojn, kaj donacis al li 50 taelojn da argxento kiel veturpagon.
Pasis pli ol dek jaroj. Nevo de Zha funkciis kiel guberniestro en Fujian. Neatendite venis saluti iu generalo nomata Wu Liuyi. Dum konversacio la generalo deman dis:"Kio estas por vi la s-ro Yihuang?"
"Li estas mia onklo. cxu vi konas lin?"
"Jes. Li estis mia instruisto. Ni disigxis jam dek jarojn kaj mi tre sopiras lin. Bonvole transdonu mian sinceran inviton al li." diris la generalo...
La nevo de Zha senzorge jesis. Tamen li pensis en si: Kiel fama klerulo, kial la onklo havus militisto-discxiplon?
Hazarde s-ro Zha venis al sia nevo kaj tiu sciigis al li pri la generalo, tamen Zha neniel povis rememori.
Cxar la generalo sendis foj-refoje komplezajn salutojn, s-ro Zha do ordonis lakeojn prepari cxevalon kaj mem persone vizitis al la generalo.
Informigxinte pri la alveno de s-ro Zha, la generalo rapide eliris bonvenigi ekster la cxefa pordo. Observante al li, s-ro Zha trovis lin tute nekonata kaj pensis en si: Tre eble la generalo misprenis lin konata amiko. Sed la generalo, kun  kurbigxanta dorso, kondutis des pli gxentile. S-ro Zha estis invitita eniri en la domon,tra tri aux kvar pordoj li alvenis lokon, kie li subite vidis virinoj kaj ekkonsciis ke cxitie jam estis interna korto de privata domo, kaj li ekhaltis  starante. Sed la generalo ankoraux invitis gxentile. Post nelonge ili jam alvenis grandan halon, kie cxiuj servistinoj, cxu kurtenruligantaj aux segxpretigantaj, senescepte estis junaj knabinoj. Sidigxinte, apenaux s-ro Zha volis demandi pri io, tiam, je eta signo de la generalo venis juna servistino kun kortega kostumo. La generalo starigxis por sxangxi al si la veston. S-ro Zha ne povis scii kion li volas fari. Post kiam la servistinoj ordigis al la generalo robon kaj manikojn, la generalo unne ordonis ke kelkaj sidigis s-ron Zha en la segxo senmovigita, kaj poste li mem riverencis al s-ro Zha tiel humile kvazaux li salutis al la regxo. S-ro Zha tre konsternigxis, ne povante scii pri la kialo. Post la oficiala  riverenco, la generalo sxangxis sian veston per civilaj vestajxoj kaj akompanis s-ron Zha kunsidi, tiam li demandis ridante:
"Cxu vi ankoraux memoras pri la almozulo kiu levis la sonorilon?"
Nur tiam s-ro Zha ekkomprenis cxion.
Jen luksa bankedo estis okazigata en la impona salono, dume ekludigxis muziko de la familia orkestro cxe la korto. Post suficxe da drinkado alvanis amaso da servistinoj humile priservi. Post la bankedo,la generalo foriris ripozi nur post kiam li vidis ke s-ro Zha jam enlitigxis dormi. La sekvan matenon, pro ebrio s-ro Zha ellitigxis tre malfrue, dume la generalo jam venis trifoje ekster la dormcxambro por saluti antaux lia ellitigxo. Pro tio s-ro Zha sentis maltrankvilon.  Li volis adiauxi kaj reveni, sed la generalo sxlosigis la pordojn per seruroj, ne lasante s-ron Zha forveturi. Dum tagoj la generalo faris nenion alian krom nombradi geservistojn,sxargxbrutojn, vestajxojn,meblarojn k.a. inspektante ke la intendanto faru detalajn registrojn sen preterlaso. Prenante tion por dommastrumado kaj privataj aferoj de la generalo, s-ro Zha ne donis atenton al tio. Sed iutage, la generalo ekparolis, tenante en siaj manoj la registrolibrojn, al s-ro Zha:
"Ke mi povas havi hodiauxan staton, tio sxuldas ekskluzive al via granda favoro.  Tial nenial mi auxdacas posedi al mi sola tiun ricxajxon en la domo cxu servistinojn aux objektojn. Mi volonte oferu duonon de la familia havajxo al vi por vin  rekompenci."
Konsternite s-ro Zha rifuzis la proponon. Sed la generalo simple ne auxskultis lin. Kaj li ankorauxfoje alvenigis la dekmilojn da argxento, ankaux dividis ilin  en du partojn.Poste, kontrolinte laux registrolibroj cxiujn antikvajxojn, kanapojn, litojn...k.c.,kiuj plenigis preskaux la tutan halon en- kaj ekstere.S-ro Zha  plurfoje haltigis lin, sed tiu tute ignoris,dauxrigante sian kontrolvokadon de la nomaro de geservistoj. Li ordonis ke la servistoj ordigu vestojn, la servistinoj prizorgu la objektojn, kaj geservistoj humile priservu la s-ron Zha. Tiam respondis unuvocxe la geservistoj.
Poste, la generalo propraokule vidis ke la servistinoj ascendis cxarojn, la kocxeroj veturigis mulojn, cxevalojn portante diversajn ricxajxojn foriri. Nur tiam li revenis adiauxi al s-ro Zha.
S-ro Zha poste estis kompromite jxetita en malliberejon pro proceso de kompilo de historio kaj fine povis savigxi nur dank' al helpo de la generalo.

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Doni grandan favoron tamen sen demando pri la nomo de favorato, tio vere estas ago de kavalireca viro ! Kaj ,la rekompenco de la generalo ankaux estas brave malavara, kian oni malfacile povis vidi dum miloj da jaroj en historio! Kun tia animo,nature ili ne devis resti banalaj. Do, estas konate ke certe ne hazarde okazis la renkontigxo de la du virtuloj !

notoj:mezurunuoj 1 sxi-o=100 sxeng-oj kaj
      1 sxeng-o=1 litro.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/4 16:15:45

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询