dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(17):《王 者》La Reĝo

您是本帖的第 2417 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(17):《王 者》La Reĝo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(17):《王 者》La Reĝo

第420个聊斋故事,讲的是惩治贪官污吏。没有神仙,可是神奇。取贪官小妾的满头秀发于睡梦之间,一如唐人小说《红线》中的手段。情节曲折,读来人心大快。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

§420. Wangzhe
LA REĜO

Prefekto de Hunan sendis oficiron eskorti 600 mil taelojn da argxentoj al la metropolo. Duonvoje, pluvego prokrastigis ilian veturon, tiel ke ili ne povis atingi la sekvantan stacion en vespero, kaj tranoktis en malnova templo; sed en tagigxo, li trovis ke malaperis cxiom da argxentoj. Grandaj konsterno frapis cxiujn eskortantojn sed al neniu povis atribui la kulpon. Do raportis la fakton al la prefekto. Opiniante tion fantasia, la kolera prefekto volis severe kondamni laux legxo. Sed al lia pridemando cxiuj eskortantoj respondis per la samo. La prefekto riprocxe ordonis al la oficiro ke li reveturu al la malnova loko enketi.

La oficiro venis al la templo kaj vidis antaux la pordo blindulon groteskan, kun anonco: “Divenisto pri kio en via koro.”
Kiam la oficiro petis auxguron, la blindulo antauxdiris: “Vi venas pro perdita argxento.”
“Jes,” la oficiro konvinkite rakontis sian malfelicxan travivajxon.
Anstataux auxguri la blindulo tamen postulis portsegxon, dirante, “Sekvu min kaj vi scios la aferon!”
Oni obeis. Ankaux cxiuj pedeloj sekvis. Kiam la blindulo ordonis, “Orienten.” Ili iris orienten. Tiel ili marsxis kvin tagojn kaj venis al profunda montaro. Antaux ili subite aperies urbo kun multaj logxantoj. Enirinte la urbon ili ankoraux iris longan tempon, fine, la blindulo ordonis, “Haltu!” Kaj li descendis de la portsegxo, montrante per fingro al la sudo, lid iris, “Se vi vidos altan domon ronte al la okcidento, frapu je la pordo kaj mem demandu!”
Kunigante siajn manojn kaj blindulo salutis kaj foriris.
Laux la instrukcio la oficiro efektive venis al alta domo kaj eniris. Tiam eliris homo kun cxapelo kaj vestoj laux fasono de Han-dinastio, sen mencio pri sia nomo.
La oficiro prezentis sian devenon. La homo diris: “Bonvole restu cxi tie kelkajn tagojn, mi certe petos por vi auxdiencon de la gvidanto.”
La homo kondukis la oficiron al aparta logxejo, kun proviso de mangxajxoj.
Iutage, dum libera tempo, li promenis gxis la malantauxo de la domo kaj ekvidis tie gxardenon, kiun li eniris.
Jen oldaj pinoj sxirmis kontraux la suno kaj fajnaj herbetoj sternigxis tapisxe. Post irado tra zigzagaj koridoroj kaj kioskoj li trovis sin antaux impona pavilono. Laux sxtuparo li eniris. Subite li vidis okulfrape sur la muro kelkajn
homajn hauxtojn, cxiujn kun okuloj, oreloj, nazo, busxo kaj koro, fetorantajn per sanga odoro. Pro teruro ecx hirtigxis liaj haroj kaj li rapide retirigxis en logxejon, pensante ke tre eble li jam ne havos la esperon reveni vivanta kaj devis postlasi sian hauxton cxi tie. Sed li repensis, se finfine atendus lin la Morto ambauxokaze cxu iri aux reveni, do lasu cxion al la sorto!
La sekvan tagon, la homo en malnovfasona vesto vokis lin, dirante, “Hodiaux okazos auxdienco al vi.” La oficiro nur obeis maltrankvile.
La homo en malnovfasona vesto galopis rajdante sur fortika cxevalo, dum la oficiro lin sekvis piedire.
Post nelonge, ili venis al impona pordo, versxajne de la rezidejo de gubernatoro. Pedeloj en nigraj uniformoj vicigxis ambauxflanke. Regis serioza atmosfero.
La homo en malnovfasona vesto descendis de la cxevalo, kondukis la oficiron eniri, tra alia pordo ili ekvidis ke tie sides regxo, kun perla krono, en brodita robo, fronte al la sudo.
La oficiro rapide pasxis antauxen kaj salutis kap-sur-tere.
“Cxu vi estas la oficiro de Hunan, kiu eskortis la argxenton,” ekdemandis la regxo.
La oficiro humile jesis.
“Cxiom da argxento nun trovigxas cxi tie,” dauxrigis la regxo, “Nur malgranda sumo. Estas ne tro granda donaco, ecx se
via prefekto malavare prezentis al mi.”
La oficiro petis plore: “Finigxis jam la limdato por mi, kaj severa kondamno certe atendas min,, se mi revenos kun
malplenaj manoj. Per kio mi povus pruvi mian senkulpecon?”
La regxo diris, “Tio estas facila afero,” kaj transdonigis al li leteron en granda koverto. “Respondu per tio kaj
vi estos en sekuro,” kaj, la regxo ordonis eskortanton sendi lin.
En granda timo, la oficiro tute ne kuragxis diri ion alian, kaj, humile retirrigxis kun le letero reveni.
Sed cxifoje la montoj, riveroj kaj vojoj, kiujn li traveturis, estis tute malsamaj ol tiuj laux kiuj li alvenis.
Elirinte la montaron, la eskortanto adiauxis al li kaj mem reiris for.
Post kelkaj tagoj la oficiro revenis al Changsha kaj gxentile raportis cxion al la prefekto. Sed tiu opiniis la
tutan raporton despli fantasia absurdajxo. En furioza kolero li ordonis ke oni per sxnuroj ligu la oficiron, ecx senigante al li la sxancon sin pravigi.
Tiam la oficiro prenis el sino la leteron, kiun li prezentis al la prefekto.
Antaux ol finlegi la leteron, la prefekto ekfarigxis morte pala kaj ordonis ke oni malligu la oficiron, dirante,
“Ne gravas la argxentperdo. Nun, vi foriru.”
Kaj li rapide sendis dekreton al siaj subuloj-mandarenoj ke ili plenumu cxiamaniere la kompenson.
Post kelkaj tagoj, la prefekto ekhavis malsanon kaj baldaux mortis.

Jen la okazintajxo: La prefekto dormis kune kun sia favorata konkubino. Post vekigxo, forigxis cxiom da haroj de la
konkubino. Granda konsterno surprizis cxiujn en la oficejo, sed neniu povosciis la kialon. Nun en la koverto ia estas la haroj de la konkubino. Aldone estis letero kiu legigxis jene:

“Vi komencis vian karieron ekde guberniestro kaj fine okupis la altan rangon de kortegano. Sennombra estis via ricxajxo akirita de subacxeto. La 600 mil taelojn da argxentoj ni jam enkasigis post kontrolo, kaj vi devas mem kompensi per la monoj de viaj koruptajxoj. La eskortinta oficiro estas tute senkulpa, al kiu vi ne devas doni ian ajn punon. Lastfoje ni forprenis la harojn de via konkubino por doni al vi etan averton. Se vi neglektus tion, ni forprenos vian kapon pli aux malli frue. Nun, la haroj de via konkubino estas resendita al vi kiel atestilo.”
Nur post la morto de la prefekto, liaj familianoj malsekretigis tiun leteron.
Poste, liaj subuloj sendis homojn retrovi la regxan urbon, sed cxie baris nur krutaj montoj sen ajna vojo aux pado.

Komentarias la verkanto de strangaJoj:
“Estas vere ekzalte ke oni averti la koruptigxantan burokraton laux la maniero de la kavalirino Hongxian! Tamen la feoj en la Transpersikuja Lando neniam faris rabadon. Ecx se kavaliroj faris tion, kiel povus esti kaj urbo kaj rezidejo de la regxo? Ho, kiu do finfine estis tiu dio? Se la loko estu konata de la publiko, tre eble, sencxese venadus tien homoj
por akuzoj!”


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/5 10:53:12

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06641 秒, 4 次数据查询