dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(18):《天 宫》La Ĉiela Palaco

您是本帖的第 2576 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(18):《天 宫》La Ĉiela Palaco
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(18):《天 宫》La Ĉiela Palaco

第382个聊斋故事,题为《天宫》,但不是孙悟空大闹过的那个天上宫殿,讲的实为人间贵戚豪门,场面扑朔迷离,亦真亦幻。可与“情史·晋贾后”参看。蒲翁的描写,较之更为精彩。

 
图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

§382. Tian Gong 天 宫
LA ĈIELA PALACO

Instruitulo Guo, logxanto de metropolo, estis pli-ol-dudek-jara belulo. Iuvespere, maljunulino donacis al li krucxon da vino. Guo miris pri la senkauxza donaco. Tamen la maljunulino respondis kun rideto: "Ne demandu, nur drinku kaj vin atendos bona afero!" Dirinte tion, sxi foriris.
Depreninte la krucxkovrilon, Guo ekflaris. Potenca aromo tentas forte kaj li ekdrinkis. Subite li dronis en ebriegon perdinte konscion.
Vekigxinte li kunkusxis kun iu, kies butere glata hauxto orkidee bonodoris sub lia palpkareso kaj li trovis---ja virinon!
Li demandis. Sed nenia respondo. Do geigxo. Post tio li palpis al la muro, cxie montrigxis rokoj, kies obskuro odoris tre simile al tiu de tombo. Guo ege surprizigxis, suspektante pri fantom-sorcxo.
"Kiu diino vi estas?" Guo demandis.
"Ne diino," la virino respondis, "sed feino. Cxi tie estas la Kaverna Palaco. Laux destino inter ni estas amrilato. Do, ne miru, sed pacience logxu cxi tie. Trans alia pordo estas loko kun enlikita lumo, kiu povas servi kiel necesejo."
Post nelonge la virino ellitigxis, foriris ferminte la pordon post si.
Kiam li malsatigxis, venis servknabino alportanta farunajn dabing-ojn kaj anasajxojn. Li palpprenis tion kaj mangxis. En plena mallumo oni povis distingi nek tagigxon nek vesperon. Nur kiam la virino venis kundormi, li sciis ke jam estis nokto.
"Tage sen suno, nokte sen lampo, mangxante mi ecx ne scias kie estas mia propra busxo," Guo plendis,"se tiel okazis por cxiam, do per kio la feino Chang'e diferencas disde la malbela demono Raksxa, aux la paradizo deisde la infero?"
Kun rido la virino respondis: "Mi ne volas montri al vi mian aspekton en plena lumo, cxar vi, la trivialaj vivantoj el la homa mondo, emas klacxi kaj malsekretigi. Krome, sub palpado ankaux la belaj diferencas disde la malbelaj, por kio do necesas la servo de la lampo?"
Logxinte tie kelkajn tagojn, guo sentis sin en granda sufokigxo kaj plurfoje petis forpermeson. La virino respondis: "Morgaux vespere mi akompanos vin ekskursi al la Cxiela Palaco. Post tio ni adiauxos nin."
La sekvan vesperon, subite venis cxambristino kun lanterno kaj raportis:"La sinjorino atendis vin jam longan tempon."
Guo sekvis sxin eliri kaj ekvidis, sub stellumoj, sennombrajn pavilonojn kaj turojn. Tra zigzagaj dekoraciitaj koridoroj ili venis al halo, kie pendigxis bidkurtenoj, bruligxis grandaj kandeloj kiuj faris la halon tiel luma kiel en la tago. enirinte Guo ekvidis ke belulino kun pompaj ornamajxoj sidis fronte al la sudo. Sxi havis la agxon iom-pli-ol-20-jaran. Sxia brokata robo okulfrapis. Treme brilis perlaj ornamajxoj sur sxia kapo. Sur la planko estis vicigitaj malgrandaj kandeloj, kiuj prilumis sxian jupbaskon. Ho, jen vera feino de la cxielo! Guo, en sia konfuzigxo, pretervole surgenuigxis. La belulino ordonis servistinojn brakteni lin sidigxi. Post nelonge la tablo estis plene kovrita per diversaj frandajxoj. La belulino versxis al Guo vinon kun beno:"Per tiu cxi vino mi bondeziras al vi bonan vojagxon."
Guo riverencis respondante:
"Mi sentas grandan honton ke mi ne konis la cxielan feinon ecx vid-al-vide. Se vi estus tiel indulgema, mi petas ke vi akceptu min kiel vian plej fidelan kaj humilan subulon."
La belulino ridetis, cxirkauxrigardante al siaj servistinoj, kaj ordonis ke ili translokigu la festenon en la dormocxambron, kie provizigxis brodita litvualo kun kvasto, aromaj kaj molaj litajxoj kaj matracoj. Guo estis kondukita sidigxi sur la kanapo. Dum la drinkado, la belulino plurfoje diris: "Vi foriris de via hejmo jam suficxe longe, do prefere nun revenu por kelka tempo."
Ili drinkis ankorauxfoje tason. Tamen Guo neniam diris adiauxon.
La belulino ordonis la cxambristinon kun lanterno forsendi lin, sed Guo nur silente kusxis sur la kanapo, sxajnigante sin ebria kaj tute ne movigxis pusxate.
La belulino ordonis ke la servistinoj lin nudigi braktenante. Iu el la servistinoj pusxis al li la kacon, sxercante: "Kial tiu cxci viro, tiel eleganta kaj gxentila, havas tian durajxon?!"
Metinte lin en la liton, la servistinoj foriris  kun ridego.
Ankaux la belulino enlitigxis dormi. Guo turnis sin. La belulino demandis:"Cxu vi ebriigxis?"
"Kial ebriigxi?" Guo respondis. "Mi perdis mian konsciencon ja pro la ekvido de feino."
"Cxi tie estas la Cxiela Palaco. Prefere vi foriru en kiel eble plej frua horo." la belulino admonis. "Se vi trovis la kavernon tro morne sufokiga, faru adiauxon prefere pli frue."
Guo respondis: "Nun estas homo, kiu akiris faman floron en nokto. Li povas flari gxian aromon kaj palpi gxian trunkon, tamen al li mankas kandelo aux lampo, cxu li povus toleri tian turmenton laux vi?"
La belulino ekridis, promesante havigi al Guo lampon.
Kiam ekbatis la kvara nokta gardoperiodo, la belulino vokis la cxambristinon ke sxi pretigu lanternon kaj sendu lin brakumante la vestojn.
Enirinte la kavernon, Guo trovis gxin kun delikata stukado. Sur la lito estis matraco kaj palmofibra tapisxo pli ol futon dikaj.
Guo demetis siajn sxuojn kaj sidis en litajxoj.
Anstatux foriri, la cxambristino tamen promenis ien-reen heziteme. Atente observante, Guo trovis sxin cxarme gracia, kaj sxerce demandis:"Cxu vi estas tiu, kiu mokis min kun durajxo?"
La cxambristino ridis kaj piedtusxis la kapkusenon, dirante:"Ne parolu, cxar vi baldaux rigidigxos!"
Guo ekvidis ke sur sxia sxuopinto ornamigxis perlo tiel granda kiel fabgrajno. Guo ekkaptis sxin altirante. La cxambristino do falis en lian sinon. Sekvis geigxo. Tamen sxi gxemis kvazaux ne povante toleri. Guo demandis pri sxia agxo.
"17-jar" sxi respondis.
"Cxu virgulino ankaux scipovas la amoraferon?"
"Mi ne estas virgulino, tamen senigxis je amorajxo jam tri jarojn."
Guo esplore demandis pri la nomo kaj koncernajxoj de la feino.
"Ne demandu!" avertis la cxambristino. "Ecx se ne sur la cxielo, ankaux ne kiel en la homa mondo. Se vi nepre volas informigxi precize, eble mankos al vi sxanco por vivdauxri."
Guo do ne kuragxis plu demandi.
La sekvan vesperon, la belulino efektive venis kun kandeloj al kunlogxado kaj tio farigxis kutime.
Iunokte, la belulino eniris dirante:
"Mi ja volas ke ni havas tian felicxan kunvivadon por eterne, tamen neatendita malfortuno trafos nin. Cxar oni baldaux purigos la Cxielan Palacon, tial mi ne povas plu kasxi vin cxi tie. Bonvole disigxu post la drinko."
Guo eklarmis petante ion el sxia korpo kiel memorajxon. Sxi ne konsentis, sed donacis al li nur gxin-on da oro kaj cent perlojn.
Post tri tasoj da drinko, Guo subite perdis konscion ebrie. Vekigxinte li sentis sin kunigita tutakorpe kun firme interkrocxitaj ligajxoj, tiel ke povis eligxi nek liaj membroj nek lia kapo. Li pene sin turnis, sed ekfalis svene desur la lito. Poste, li liberigis sian manon palpi kaj trovis sin pakita en brodita litkovrilo kaj firme ligita per maldikaj sxnuroj. Li levigxis sidanta kaj kontemplis. Antaux li malklare vidigxis lito kaj fenestroj, kaj li ekmemoris ke cxi tie estas lia propra cxambro.
Tiam estis jam la tria monato post lia malapero de la hejmo, kaj liaj familianoj cxiuj opiniis ke li jam ie mortis. Komence, Guo ne kuragxis diri malkasxe, timante punon de la cxielo, tamen granda dubo cxiam regis en lia koro. Li sekrete informis tion al siaj konfidenculoj, sed neniu povis diveni la kialon.
La litkovrilo metita sur lito dissendis aromon kiu plenigis tutan cxambron. Disiginte Guo trovis gxin el silkvato miksita per incenspulvoroj. Li konservis gxin tre kara.
Poste, iu mandareno informigxis pri tio kaj pridemandis . Kun rido li komentis:"Jen malnova ruzajxo uzita de la Imperiestra Edzino Jia Nanfeng. kio koncernas feinon? Tamen, vi devas sekretigi tion absolute. Alie, okazos granda katastrofo de ekzekuto al via tuta klano!"
Laux sorcxistino, kiu ofte vizitis domojn de nobeloj, la pavilonoj, turoj ekzakte similis al tiuj en la domo de Yan Shifan*. Auxdinte tion, Guo terurigxis kaj forfugxis kun siaj familianoj. Ili revenis nur post kiam Yan estis ekzekutita.

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Pavilonoj alte levigxantaj vidigxis malklare. Bonodoroj orkideaj kaj moskaj sxvebis en broditaj litvualoj plene. Junaj servistinoj ir-revenis. Brilaj perloj inkrustigxis sur pintoj de iliaj sxuoj: se ne estas en domo de lasciva kaj potenca fi-mandareno aux de nobelo gxuema pri luksa vivo, kie do oni povas vidi tian scenon?
Tamen, post volupta gxuo far Yan Shifan, la ora cxambro por kasxi favoratinon farigxis malvarma palaco de forlasitaj kromvirinoj, kaj, nelonge post servo kiel "aroma kracxujo", en la amkampo jam kreskis plene sovagxaj herboj. Se vi lasis sxin sola en doloro kontraux malplena lito, sxi, nature sxtelis amorgxuon sub malhela kandelo. Se sxi devis malgxoje kuntiri siajn brovojn antaux jadspegulo kaj cxgrenigxis vane atendante en trezora litvualo, do ekestigxis vojo pere de la "magia pocio" konduki al la "cxiela palaco" kaj mispreno de malcxastulino en milda nesto por feino.
Kvankam la malcxastajxoj en domo kia de fiulo Yan Shifan ne multe pliigos al ili lahontindajxon, tamen tio ja servis kiel bona averto por tiuj kun multaj kromedzinoj vivantaj en forlasiteco!

(*Yan Shifan: la dua filo de la fifama premiero Yan Song en Ming-dinastio.)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/6 8:16:55

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04297 秒, 4 次数据查询