dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(22):《申 氏》La Rabo far Shen

您是本帖的第 2386 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(22):《申 氏》La Rabo far Shen
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(22):《申 氏》La Rabo far Shen

与《驱怪》相似,这一个聊斋故事也讲了申氏与妖怪的搏斗,并意外地获胜,无意中救了亢翁的女儿,得到奖金,从此免除了饥寒之苦。故事开头, 写家贫揭不开锅的困境,十分感人。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
§409. Shen Shi 申 氏
   
LA RABO FAR SHEN

Cxe la bordo de Jing-rivero vivis s-ro Shen, ido de klerulo. Lia familio estis tiel malricxa, ke ofte ecx havis nenion por sin nutri. Gesinjoroj Shen sidis unu kontraux alia, ambaux en granda cxagreno, ne trovante por si elirejon.
La edzino ekparolis:"Kion fari? Cxu vi rabu?"
"Ne." respondis Shen. "Cxu mi, ido de nobela familio anstataux honori mian familion, gxin mahonoru per skandalo? Ol vivi kiel rabisto, mi preferas morti kiel honestulo."
"Cxu vi volas vivi sen malhonoro al familio?" la edzino refutis, "tamen, por homo, kiu gajnas senlabore, ekzistas nur du vojoj: aux rabo, kiun vi ne volontas fari; aux tio, ke mi prostituu min!"
Ankaux Shen ekkoleris, kaj kverelo okazis inter la geedzoj.
Poste, la edzino dormis kun ofendigxo. Shen pensis en si: por viro, kiu tamen ne kapablas gajni cxiutagan nutrajxon, tiel ke la edzino ecx devigite havis la ideon sin prostitui, ja preferinda estus la morto. Shen sxtele ellitigxis kaj sin pendigis sur arbo en la korto.
Subite li vidis sian patron, kiu alvenis kun miro, dirante:"Ho, mia filo! Kial tion fari?"
La patro interrompigis la strangolsxnuron kaj donis instruon al Shen: "Ne gravas ke vi rabos. Sed kasxu vin embuske en densejo de plantajxoj. Per unufoja rabo vi farigxos ricxa kaj jam ne necesas ripeti."
La edzino vekigxis de falsono. Sxi vokis la edzon. Sen respondo. Eklumigante torcxon sxi sercxis kaj trovis, ke, interrompita sxnuro pendis sur la arbo kaj Shen kusxis tere mortinta. Konsternite sxi masagxis lin, kiu revivigxis nur post certa tempo. La edzino helpis lin kusxigxi sur la lito kaj iom reduktigxis sxia kolero.
Post tagigxo, sxi petis de najbaro kacxon, motivante ke sxia edzo estis en malsano. Mangxinte la kacxon, Shen eliris kaj revenis en tagmezo, kun sako da rizoj. La edzino demandis pri la deveno kaj Shen respondis:
"Cxiuj amikoj de mia patro apartenas al bonhavaj familioj. Antauxe mi ne faris peton al ili, cxar mi cxiam rigardis la peton hontinda por mi. La antikvuloj diris: 'Cxio estu farinda por malfortunulo.' Nun, mi baldaux igxos rabisto, kion do mi ankoraux skrupulas? Rapide kuiru! Mi iros rabi laux viaj vortoj."
La edzino opiniis ke li ankoraux ne forgesis la ofendon de hierauxa kverelo. Tial, sxi tenis sin tolerema kaj lavis la rizon, pretigis la mangxajxon. Satiginte sin Shen hake preparis por si lignan bastonon. Prenante gxin li volis eliri. Vidante ke li vere volas rabi, la edzino forte malhelpis al li. Sed Shen parolis: "Ne pentu, se vi estos kompromitita, cxar ja vi mem devigis min tion fari." kaj, li decideme foriris.
Vespere, li venis al najbara vilagxo. En loko je unu lio for de la vilagxo li sin embuskis. Subita pluvego tute malsekigis lin. Vidante ke malproksime trovigxas arbo kun densa foliaro, li volis tien iri sin sxirmi. Tiam ekfulmis kaj en la brilo li vidis ke la vilagxo jam estis proksima kaj versxajne homoj iras fore. Timante ke oni vidus lin kaj vidante ke malsupre cxe muro kreskas densaj plantajxoj, li rapide kuris tien kaj kasxis sin en la densejon. Post momento, venis viro, grandstatura, kiu ankaux eniris la plantajxojn. Pro timo Shen ne kuragxis ecx moveti. Felicxe la viro foriris oblikve. Subrigardante, Shen trovis ke li transiris la muron. Shen pensis, ke transmure estis la domo de ricxulo Kang, do tiu viro certe estis sxtelisto. Se li eliros kun abundaj sxtelajxoj, mi devigos lin dividi. Sed Shen repensis, ke tiu viro estas fortega. Se li ne konsentos dividi la sxtelajxojn al mia belvorta peto, do certe okazos lukto per forto. Sed mi neniel povus lin venki en fortrivalo, do preferinde lin faligu surprizatake. Tiel Shen faris en si decidon kaj tie atendis longan tempon. La viro eliris trans muro nur kiam la kokerikoj estis okazontaj. antaux ol la viro tusxis la teron, Shen abrupte levigxis kaj per bastono lin batis je talio. La viro falis teren kaj ekfarigxis granda testudo, kun fauxko malfermanta kiel vazo. Shen miregis, faris ripetajn batojn kaj fine gxin mortigis.
La ricxulo Kang havis filinon, ekstreme inteligentan kaj belegan. Sxin tre dorlotis la gepatroj. Iunokte, venis en sxian buduaron viro, kiu dibocxe devigis sxin subigxi al lia malcxasta amorgxuo. La knabino volis krii, sed subite la lango jam plenigis en sxian busxon. Sxi eksvenis senkonscie, kaj, rezulte, la viro libere agis kion li volas. La knabino hontis tion malkasxi al aliaj homoj. Por sin protekti sxi venigis multe da cxambristinoj kaj servistinoj kaj firme riglis la pordon. Sed nokte ili ne povis scii kiel la pordo malfermigxis per si mem. kaj, kiam la viro eniris, ili cxiuj senkonsciigxis. Senescepte cxu cxambristinoj aux servistinoj estis seksatencitaj. Pro tio cxiuj terurigxis kaj raportis al la ricxulo. La ricxulo ordonis ke lakeoj kun spadoj gardu la buduaron kaj en la cxambro maldorme sidu cxambristinoj kun brilaj kandeloj. Sed, cxirkaux noktmeze, subite cxiuj gegardantoj, cxu en aux ekster la buduaro, vole-nevole fermis siajn okulojn. Kiam ili revekigxis kvazaux el songxo, la knabino kusxis tute nuda idiote, nur post longa tempo sxi rekonsciigxis. La ricxulo ege koleris, sed ne trovis solvon. Post monatoj, la knabino farigxis tre marasma. La ricxulo vaste dissciigis sian promeson ke li volonte rekompencu per 300 taeloj da argxento al la monstroforpelanto. Tiun promeson ankaux Shen auxdis. Nun, mortiginte la testudon, li ekkomprenis, ke certe tiu cxi fiulo kauxzis malfelicxon al la ricxula filino. Tial li iris al la domo peti la rekompencon. La ricxulo tre gxojis. Li sidigis s-ron Shen al honora sidloko kaj sendis lakeojn alporti la testudon en la korton kaj gxin dispecigi. La ricxulo petis ke Shen tranoktu cxe li, kaj vere, tiun nokton ne plu okazis la malicajxo. La ricxulo donis al Shen argxentpremion laux sia promeso, kaj, kun la argxento Shen revenis al sia hejmo. Tiam lia  edzino gxuste estis en cxagrena maltrankvilo pro lia nereveno dum pasinta nokto. Nun, vidante ke Shen revenis, sxi urgxe demandis al li, sed tiu nur silentis kaj metis la argxenton sur la tablo. Tion vidante, la edzino preskaux svenis de terurigxo, sxi ekdemandis:"Cxu vi vere rabis?"
"Ja vi mem devigis tion fari, tamen nun vi tiel parolas!" respondis Shen.
La edzino eklamentis: "Antauxe mi tion diris nur sxerce. Tamen vi faris krimon, pro kiu vi estos kondamnita al ekzekuto. Mi ne volas esti kompromitita de krimulo kaj prefere nun mortu la unua!" Kaj sxi kuris for. Shen postkuris sxin el hejmo, ridante li tiris sxin revenen kaj rakontis cxion malkasxe. La edzino ankaux tre gxojis. Per tiu kapitalo ili perlaboris sian fanon kaj ekde tiam gxuis ricxan vivon.

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Por homo, gravas ne malricxeco, sed malvirto. Tiu, kiu agis honeste, ne mortos spite al malsato. Ecx se neniu lin kompatas, sed la fantomo lin gardos. Estas ankaux malricxulo, kiu forgesis juston pro profito kaj honton pro mangxo, al tia ulo ecx homo ne kuragxas komisii unu moneron, cxu fantomo kaj dio indulgus lin?

Vivis en iu gubernio malricxulo Yi. Kiam la dekdua monato laux luna kalendaro apenaux finigxis, sed Yi ecx ne havis unu sendifektan vestajxon. Li pensis en si: Ho ve, kiel mi pasigos la novan jaron? Li ne kuragxis diri al sia edzino, kaj, sxtele tenis bastonon el blanka ligno, eliris sin embuskante en tombejo, esperante vidi unuopan iranton por rabi al tiu havajxon.
Post longa atendado, sed aperis nenia homa spuro. Frosta vento blovis tra brancxoj de pinoj pikis al li gxisoste, ke li vere ne povis plu toleri.
Gxuste en la senespera momento, subite alvenis homo kurbiganta sian korpon. La embuskanta Yi kasxe gxojis, kaj, tenante sian bastonon, subite elsaltis.
La alvenanto estis maljunulo, portanta sakon. Timigite li staris apudvoje kaj petegis: "Mi havas nenion cxe mia korpo, cxar en mia hejmo jam elcxerpigxis greno, mi jxus petis de mia bofilo 5 litrojn da rizo!"
Yi rabis de li la rizon, kaj ankoraux volis rabi lian vatitan veston. La maljunulo petegis. Kompatante pri lia maljuneco, Yi forlasis lin, kaj mem revenis portante la rabitan rizon al sia hejmo.
Kiam la edzino demandis al Yi de kie venis la rizo, Yi mensoge respondis ke tio estis la "hazardluda sxuldo" kiun oni pagis al li.
Yi pensis en si ke tio vere estis bona rimedo kaj la sekvantan nokton li reiris.
Post nelonge, Yi vidis ke iu homo venis kunportante bastonon kaj ankaux eniris la tombejon, kie li kauxrigxis kaj cxirkauxgvatis, do supozeble por la sama celo kiel de Yi.
Tiam Yi heziteme eliris de malantaux tombo. Surprizite la homo ekdemandis:
"Kiu?"
"Vojiranto." respondis Yi.
"Sed kial ne iru?" redemandis la homo.
"Por atendi vin." respondis Yi.
La homo ne povis deteni sin de rido, kaj ambaux subkomprenis unu la alian, kaj interbabilis pri turmentoj de malsato kaj senvestado. Ili atendis gxis noktomezo, kaj cxasis nenion. Yi do volis reveni. La homo ekparolis al li:
"Kvankam vi jam okupas vin per tio, tamen vi fakte ankoraux estas novico. en la antauxa vilagxo estas familio, kiu preparas doton por edzinigo de sia filino. Post penado de tutaj tagoj, cxiuj familianoj certe jam tre lacigxis. Iru sekvante min, se ni gajnos ion, ni egale dividu la akirajxojn!"
Yi tre gxojis kaj iris sekvante la homon.
Venante ekster pordo de iu domo, trans muro ili auxdis sonojn ke oni kuiras dabingojn kaj sciis ke la familianoj ankoraux ne dormis, do ili embuskis sin atendi sxancon.
Post nelonge, iu malriglis la pordon kaj kunportante vekton kaj sitelojn por cxerpi akvon. Ambaux do ensxteligxis en la domon, kaj vidis ke en la nordaj cxambroj estis lumoj, dume la ceteraj cxambroj cxiuj dronis en mallumo.
Auxdigxis parolo de maljunulino: "Kara filino, iru al la orienta cxambro rigardi, cxu ni forgesus sxlosi la sxrankon kie trovigxas via doto?"
Sekve, auxdigxis ke dorlotata knabino kokete ne volis iri.
Ambaux kasxe gxojis kaj sxtele rapidis al la orienta cxambro. En mallumo ili palpe trovis kusxantan sxrankon. malferminte la kovrilon, ili tamen ne povis tusxi la fundon de la sxranko. La homo diris al Yi:
"Eniru!"
Yi efektive enrampis la sxrankon, kaj palpe trovis pakajxon. Li transdonis gxin eksteren. La homo demandis:
"Cxu ankoraux trovigxas alia ricxajxo?"
"Jam nenio!" respondis Yi.
La homo trompe diris al Yi:
"Resercxu!"
kaj li fermis la kovrilon, sxlosis la sxrankon kaj mem foriris. Fermite en la sxranko, Yi ege embarasigxis.
Post nelonge envenis lamplumo, kiu unue prilumis la sxrankon kaj auxdigxis ke la maljunulino diris: "Nu, iu jam sxlosis la sxrankon." Kaj, la patrino kaj sxia filino ambaux enlitigxis kaj dormis.
Yi en urgxa maltrankvilo eligis sonojn imitante al rato kiu rodas.
"Ho! Rato rodas en la sxranko!" ekalarmis la knabino.
"Ho, ne roddifektu vian veston!" la maljunulino diris. "Sed mi estas tro laca! Vi mem iru rigardi!"
La knabino levigxis, vestis sin, malsxlosis la seruron kaj levis la sxrankkovrilon. Tiam Yi elsaltis, kio surprizis la knabinon falanta teren. Yi fortiris la riglilon kaj rapide forkuris. Kvankam li akiris nenion, tamen li kasxe gxojis pri sia elsavigxo.
Famo pri sxtelo en la domo de la knabino edzinigxanto furoris disflanken. Aux iuj komencis babili pri Yi kiel suspektito. Yi ektimis kaj forfugxis al la oriento je 100 lioj kaj estis dungita de hotela mastro kiel laboristo. Post pli ol unu jaro, kiam la famo iom silentigxis, li translokigis sian edzinon kunlogxi kun li, kaj li plu ne okupis sin per rabado.
Tio estas rakontita de Yi mem persone. Cxar gxi tre similas al la rakonto de Shen, tial mi notas gxin cxi tie kiel aldono.

[此贴子已经被作者于2007-9-10 10:54:09编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/10 10:45:59

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询