dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(27):《邢子仪》La Edzinoj de Xin Ziyi

您是本帖的第 4832 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(27):《邢子仪》La Edzinoj de Xin Ziyi
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(27):《邢子仪》La Edzinoj de Xin Ziyi

这又是一个发生在明月之夜的故事。有美女从天而降,且自称是月府姮娥,所以适合在中秋时节来阅读。
这一幅的插图也非常好。作者是晚清至民国初的画家潘振镛先生(1852-1921)。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
§331. Xin Ziyi
LA EDZINOJ DE XIN ZIYI

Vivis en Teng-gubernio iu Yang. Inicite en la religion de Blanka Lotuso, li ellernis cxiujn sekretajn magiojn de la sekto. Post la ekzekuto de Xu Hongru, Yang bonsxance eskapis kaj li rondvojagxis praktikante siajn artojn. Hejmloke li havis kampojn, gxardenon kun luksaj pavilonoj kaj estis famkonata per sia suficxe granda ricxeco.
Foje li vizitis al loko Si kaj prezentis siajn programerojn de magiartoj tie en domo de iu s-ro gxentlemano. Virinoj venis spekti. Yang rimarkis ke la filino de la mastro estis cxarma belulino. Reveninte al sia hejmo li cerbumis kiamaniere sxin rabe havigi al si.
Lia dua edzino Zhu ankaux estis cxarma virineto. Per luksaj belaj vestoj Yang alivestis sxin kiel feinon, transdonis al sxi lignan birdon instruinte pri gxia funkciigo kaj pusxis sxin for de la alta domo. Tiam Zhu eksentis sin tiel malpeza kiel folio kaj ekflugis sxvebe kun nubo. Post kelka momento la nubo haltis, kaj sxi sciis ke sxi jam venis al la celloko. Tiun nokton la luno estis tiel brila, ke sxi povis vidi cxion cxirkauxe tre klara. Zhu eljxetis la lignan birdon. La birdo ekflugis svingante siajn flugilojn, kaj gxis la buduaro de la frauxlino.
Vidinte koloran birdon enflugi, la frauxlino vokis servistinon gxin alkapti, sed la birdo elflugis tra la pordkurteno elen, la frauxlino postkuris. la birdo falis teren eligante bruon per svingado de flugiloj. la frauxlino proksimigxis al gxi, sed la birdo sin movis sub sxian jupon kaj subite portante sxin ekflugi al la cxielo.
La servistino surprizite kriis lauxte. Zhu staris en la nuboj kaj parolis al sxi:
"Vi, homo de la malsupra mondo, ne timu! Mi estas la feino Heng'e en la Luna Palaco, kaj sxi estas la nauxa filino de la Diino Wangmu, portempe relegaciita al homa mondo. Cxar Wangmu sopiras sian filinon cxiutage, tial nun vokas sxin reveni al la cxielo. Mi resendos sxin al vi post ilia revidigxo."
Kun tiuj vortoj sxi prenis la frauxlinon kaj ambaux flugis for.
Kiam ili atingis limon de regiono Sishui, hazarde iu bruligis krakfajrajxon, kiu ektusxis la birdan flugilon. Surprizite la birdo ekfalis, implikinte ankaux Zhu k.a. Ili falis en domon de iu instruitulo Xin Ziyi.
Tiu instruitulo estis tre malricxa sed rigide honesta. Foje en nokto kuris al li edzino de lia najbaro, Xin rifuzis akcepti sxin. Ofendite la virino hejmen venis kaj akuzis al sia edzo kalumniante ke Xin flirtis sxin.
La edzo estis sencerba kanajlo. Li do tagnokte sin trudis al Xin kaj lin insultis, ofendis. Pro tio Xin forvendis cxion kion li posedis kaj translokigxis al alia vilagxo.
Informigxinte pri la famo ke s-ro Gu, majstro de fiziognomiko, lertis en antauxdiro pri homa felicxo aux vivdauxro, foje Xin vizitis al li. Cxe pordo s-ro Gu vidis Xin Ziyi kaj ekridis:
"Ho, s-ro, kiel ricxulo kun mil gxong-oj da ricxajxoj, kial vi aperas en cxifona vesto? Cxu vi opinias ke mankas al mi pupiloj?"
Xin Ziyi mokridis tion sensencajxo. Tamen, s-ro Gu refoje observis lin zorgeme, kaj diris:
"Jes, certe! Kvankam  nun ankoraux ne ricxa, tamen la ‘ora groto' jam ne malproksima!"
Xin Ziyi ankorauxfoje opiniis tion sensencajxo. Sed s-ro Gu aldonis:
"Ne nur subitan ricxigxon, sed ankaux belulinojn vi ricevos."
Nature, Xin Ziyi tion neniel kredis. S-ro Gu do forpusxis lin dirante:
"Foriru do, foriru! Mi petos rekompencon nur post realigxo de cxio."
Tiunokte, kiam Xin Ziyi sidis sola sub la luno, subite falis al li du virinoj el la cxielo. Rigardante, li trovis ilin ambaux cxarmaj belulinoj. Surprizite li suspektis ilin monstrajxoj kaj esplore demandis. Komence ili ne deziris respondi. Sed Xin Ziyi diris ke li ekkrios kaj vokos la najbarojn. Zhu timigxis, kaj konfesis cxion okazintan kun peto ne malkonfidi kaj promeso kunvivi kun Xin tutan vivon.
Xin Ziyi konsideris ke frauxlino el nobla familio neniel egalas al la edzino de sorcxisto. Tial li sendis informi al la frauxlina familio.
Depost la forflugo de sia filino, la gepatroj de la frauxlino cxiam konsterne ploris. Jen subite venis al ili la informo kiu gxojigis ilin eksteratende.
Senprokraste ili tuj veturis per kalesxo. Donacinte al Xin Ziyi cent taelojn da argxento ili revenigis la frauxlinon al sia hejmo.
Xin Ziyi, kiu senatendite ricevis belan edzinon kaj cxagrenigxis pri sia nenio-havo krom kvar muroj, tre gxojis pro la donacita argxento kaj li vizitis al s-ro Gu por danki.
"Nu, ankoraux ne, ankoraux ne !" refoje observis lin s-ro Gu diris. "La bona fortuno jam venas al vi, kial do indas mencii pri cent taeloj da argxento?" Kaj li ne akceptis la donacon de Xin Ziyi.
La afero okazis tiel: Kiam la patro de la filino revenis, li akuzis kaj petis la mandarenon aresti la sorcxiston Yang, sed tiu jam anticipe forfugxis kien neniu sciis. Tiam oni konfiskis lian domon kaj sendis ordonon persekuti Zhu. Zhu timigxis, sciante nur sin krocxi al Xin Ziyi lamenti. Sed Xin Ziyi ankaux trovis sin senrimeda. Li do unue subacxeti la senditon, poste luis fiakron, cxevalon kaj kun Zhu kune vizitis al la patro de la frauxlino petante lian helpon por elturnigxo.
La s-ro, kun danka respekto al la honesto de Xin Ziyi, cxiamaniere klopodis kaj fine sukcesis liberigi ilin per elacxeto. Li restigis la geedzojn logxi cxe si en aparta domo, traktante ilin kiel parencojn.
La filino de la s-ro jam en sia infanagxo fiancxinigxis al iu Liu, ido de fama familio. auxskultinte ke la frauxlino tranoktis en domo de Xin Ziyi, Liu opiniis tion malhonoro al si kaj eksigis la fiancxinon per repudio. Tiam la s-ro volis doni la manon de sia filino al alia familio, sed la frauxlino jxuris al siaj gepatroj ke si edzinigxos nur al Xin Ziyi sola. Informigxinte pri tio Xin Ziyi tre gxojis, kaj gxojis ankaux Zhu, kiu ecx volonte vicigos sin kromedzino post la frauxlino. Cxar la patro de la frauxlino maltrankviligxis pro tio ke mankas al Xin Ziyi domo, sed tiam la konfiskita domo de Yang gxuste estis en auxkcio. Profitante tiun sxancon la patro acxetis gxin anstatauxe.
Xin Ziyi kun lia edzino revenis al la domo. Per sia propra mono ili acxetis iom da necesaj mebloj k.s., dungis geservistojn, tiel rapide elcxerpigxis la mono post dek tagoj. Ili devis nur atendi la alvenon de la frauxlino kun nova helpo de monoj.
Iuvespere Zhu diris al Xin Ziyi:
"Mia fiedzo Yang foje enterigis mil taelojn da argxento sub la domo kaj tion nur mi mem scias. Mi rigardis la lokon kaj trovis la brikojn netusxitaj, cxu la argxento ankoraux konservigxis bone?"
Ili kune vizitis tien, malkovris la teron kaj efektive retrovis la argxenton. Tiam li admiris kore la mirindan antauxdiron de Gu kaj lin dankis per abunde da donaco.
Post nelonge, ankaux la frauxlino venis al Xin Ziyi kiel novedzino kun abunda doto.
Kaj, post ne multaj jaroj Xin Ziyi farigxis jam la unua ricxulo en sia regiono.

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Ke Yang sola eskapis, ecx ricxigxis, dum pereis la sekto de la Blanka Lotuso, tio preskaux pensigis nin pri la foreskapo el cxievuala cxiela reto. Tamen cxu vi povas imagi ke la cxielo rezervis Yang ja por Xin Ziyi! Alie, kiu ja povas imagi ke Xin Ziyi, ecx se li elturnigxis el misfortuno, povus en mallonga tempo havigi al si grandan domon kaj abundan ricxajxon? Li ne amas unu virinon, tamen la cxielo rekompencis al li per du belulinoj. Ho, kvankam sen vortoj, la instruo de la cxiopovanto ja estas klara


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/26 9:25:39

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06641 秒, 4 次数据查询