dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 阅微草堂笔记:甘肃杜翁

您是本帖的第 2470 个阅读者
平板 打印
标题:
阅微草堂笔记:甘肃杜翁
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
阅微草堂笔记:甘肃杜翁

与聊斋故事《九山王》相似,选译自纪昀《阅微草堂笔记》卷二十一。也是讲狐仙老叟的复仇。杜翁一家人无计可施。最后的解决出人意料。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Ji Yun (1724-1805)
SAGXA PUTINO

En la libro Lüshi Chunqiu legigxis fablo ke la malica fantomo en Liqiu tre lertis sxajnigi sin en homan formon mistifiki. Tio ja estas vera. Kiam mi vivis en Urumcxi, oficiro Bahabu rakontis al mi jenon:

Vivis en Gansu ricxa maljunulo s-ro Du. Lia domo situis en kamparo kaj estis proksime de kusxejoj de vulpoj kaj meloj. Cxar s-ro Du tre abomenis la blekojn kaj ululojn en nokto, li forpelis la bestojn per fumatakoj. Sed, post nelonge, familianoj de s-ro Du ekvidis ke dum en la interna cxambro sidas unu s-ro Du, sidas samtempe ekster la halo ankaux alia s-ro Du kaj cxie, kie la familianoj iris aux ripozis, trovigxas ankaux po unu s-ro Du kaj resume en la domo trovigxas ne malpli ol dek dommastroj kun sama aspekto, vocxo kaj vestoj. La dekkelkaj s-roj komandis dommastrumadon ankaux same mastrece. Tiel okazis granda gxeno kiu multe cxagrenis la familianojn. Edzino kaj kromedzinoj de s-ro Du cxiuj firme fermis siancxambron por sin defendi.

Iu kromedzino proponis rimedon por distingi, atendigante, ke la dommastro kutime portis cxe sia talio blankan saketon. Tamen, kiam oni ekzamenis laux sxia atentigo, neniu el la s-roj kunportis tion, cxar la monstroj jam anticipe forsxtelis la saketo-distingilon.

Sekvis alia provo laux jena instruo: vespere la s-ro certe iros al edzino(j) tranokti kaj tiu, kiu sin turnis for antaux malakcepto, estas la vera dommastro, dum tiu, kiu spite al malakcepto persistos entrudigxi, estas la malvera dommastro. Sed tia provo rezultigxis nur tio, ke cxiuj veis, kolere bruis tutan tagnokton sen sukcesa solvo.

La dommastro havis intiman amor-rilaton kun putino. En cxiu tagdeko li vizitis al sxi 3 aux 4 tagojn. Informigxinte pri la strangajxo okazinta en la hejmo de s-ro Du, la putino mem venis al lia domo kaj diris helpeme:

"Cxiu monstro ja havas siajn komplicojn. Cxion komunikeblan per vortoj gxi ja povas antauxscii kaj cxion distingeblan per pruvilo gxi ankaux povas krei per magio. Nun mi proponas solvon. Konduku cxiujn s-rojn Du al mia hejmo. Cxar mi ja estas publikulino, do ekzistas por mi nenia tabuo. Igu ke bravulo kun akra hakilego staru apud mia lito, kaj mi, nudiginte min, enlitigxu por lauxvice sekskunigxi kun tiuj samaspektaj s-roj. Cxar pri la fikmovoj cxu rapidaj aux malrapidaj, antauxen- aux malantauxen-tiroj kaj amorkaresoj, cxirkauxbrakumoj, neesprimeblaj per lango aux oreloj, okuloj nur mi mem sola povas koncepti, la nuancajn diferencojn ecx la s-ro mem ne povas konscii, sekve la malicaj monstroj neniel povus scii. Se mi vokus: `Haku !' Rapide haku al la fikanta pseuxda s-ro. Tiel la malicoj de la monstro certe fiaskos nesaveble."

La amaso obee agis laux sxia propono. Jen la unua s-ro levis sxian litkovrilon enveni al sxi, sed la putino kriis :"Haku!" Cxe falo de la hakilego, efektive montrigxis ke vulpo mortis kun dishakita kapo. Cxe tio la dua maljuna s-ro montris sin iom hezitema. La putino ekkriis: "Haku!" kaj tiu efektive surprizite forrapidis. Venis do la vico por la tria maljuna s-ro. Kiam la putino cxirkauxbrakumis lin, sxi gxoje kriis: "Jen la vera s-ro Du jam estas cxi tie ! Do forbucxu cxiujn ceterajn senekzamene !"

Oni levis hakilojn kaj bastonojn kaj mortigis plejparton de la ceteraj pseuxdaj s-roj, kiuj montrigxis cxu vulpoj aux meloj,kaj la foreskapintaj ne plu kuragxis reveni.

Je kio la nokta blekado de bestoj koncernas al homoj? Tamen la maljuna s-ro Du nepre volis neniigi iliajn nestojn. tial, la gxenadon ja li mem venigis al si. Dume, se la vulpoj meloj jam posedis transformigxan arton, kial ili ne rekte pardonpetis al la dommastro ? Tamen, ili ecx cxagrenis anstatauxe per magiarto, sekve la fatalan mortigon ankaux ili kauxzis al si mem.

Resuma konkludo: iliaj prudentoj ambaux estis malpli superaj ol tiu de la putino.

--- el 21-a volumo de la Notoj de Yuewei-kabano trad. Guozhu

Noto de la tradukinto: La 71-a mirrakonto de Liaozhai estas Regxo de Naux Montoj (en la dua volumo), ankaux pri vengxo far vulpo-spirito, tre sagaca.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/27 10:00:17

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05078 秒, 4 次数据查询