dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 插图聊斋故事(29):《乱离二则》En Kaosa Erao

您是本帖的第 2956 个阅读者
平板 打印
标题:
插图聊斋故事(29):《乱离二则》En Kaosa Erao
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
插图聊斋故事(29):《乱离二则》En Kaosa Erao

两位不同的名家(蒲松龄和纪晓岚),两本不同的名作(聊斋志异和阅微草堂笔记),写出相似的作品,都是讲述着乱世中悲欢离合的故事。比照着阅读,既有感慨,也有兴趣。


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
§236. Luan Li  乱离
EKSTERATENDITAJ REUNUIGXOJ EN KAOSA ERAO
---Du rakontoj

Instruitulo s-ro Liu Fanghui, logxanto de cxefurbo,havis pli junan fratinon, kiu jam estis fiancxinigita al instruitulo Dai kaj atendis venontan nupton. Okazis trudeniro de la nordaj trupoj. La patro kaj pli agxa frato de la knabino konsideris skrupule, ke en la kaosa tempo de milito, la senforta familiano eble farigxus kompromitajxo, tial, ili volis sendi la knabinon post iom da tualeto al la hejmo de sxia fiancxo. Tamen, antaux ol ili finis la nuptan tualeton al sxi, jam inunde entrudigxis senordaj soldatoj. La patro kaj la frato en paniko diskuris forfugxinte, dum la knabino estis militkaptita de iu oficiro titolita Niulu. Tamen, dum tagoj da kunesto, la oficiro montris al sxi neniom da malcxastaj deziro aux ago. Nokte li lokigis sxin en aparta lito, kaj cxiutage liveris al sxi suficxe abundajn mangxajxojn, trinkajxojn k.c.  Post nemultaj tagoj, li militkaptis ankaux alian junulon, kiu estis bela, bonkonduta kaj proksimume samagxa kiel la knabino.
“Mi ne havis filon,” diris la oficiro al la junulo.“kaj volas adopti vin mia filo por heredi mian genealogion. Cxu vi konsentas?”
La junulo nur obeeme jesis.
Kaj la oficiro dauxrigis sian parolon, montrante la knabinon;“Se vi jesus, mi parigu al vi la knabinon via edzino!”
Kun granda gxojo la junulo respondis ke li tre volonte obeis lian volon. La oficiro do geedzigis ilin kunkusxigxi kaj la juna paro sentis grandan plezuron. Kusxante sur la komuna kapkuseno ili reciprokis unu la alian sian nomon kaj la junulo estis neniu alia ol la instruitulo Dai en identeco.

2.
S-ro A de Shaanxi funkciis en fremda loko kiel mandareno pri salo-aferoj kaj liaj familianoj ne kunvivis kun li en lia oficloko. Okazis ribelo de Jiang Xiang kaj la hejmloko de s-ro A farigxis nesto de ribeluloj. Tiel perdigxis komunikado inter s-ro A kaj liaj familianoj. Post subigo de la ribelo, s-ro A sendis esplori pri stato de sia familio, sed en lia hejmloko sur la vasta tereno kun amplekso de centoj da lioj jam tute neniigxis spuro de logxantoj, sekve la sendito nenie povis trovi la deziratan informon.
Okaze s-ro A oficveturis al la cxefurbo por raporti sian laboron. Li havis malnovan servopedelon B, kies edzino jam mortis, sed pro manko de mono B ne povis reedzigxi. S-ro A do donacis al li kelkajn taelojn da argxento ke li acxetu por si edzinon.
Siatempe okazis triumfo de la Kortega armeo kaj nuboj da virinoj militkaptitaj estis ekspozitaj en foiro kun pajlosigno de vendato sur sia kapo, gxuste kiel boboj aux cxevaloj en vendado.
La pedelo kunportis la argxenton iri al la foiro elekti. Cxar li havis nur nemulte da mono, li ne kuragxis acxeti el la pli junaj. Vidante ke iu agxa virino vestis sin bonorda kaj pura, li acxetis sxin kaj kune revenis kun sxi. Sidante sur lito, la agxa virino zorge ekzamenis per rigardo kaj ekdemandis al li:
“Cxu vi estas la servo-pedelo B?”
Kun miro la pedelo demandis, kiel sxi konis lin kaj tiu respondis:
“Vi ja servis al mia filo, kial mi ne konas vin?”
Konsternite, la pedelo rapide informis tion al s-ro A. S-ro A venis rekoni kaj trovis ke tiu virino gxuste estis lia propra patrino! Pro tio s-ro A ekploris kaj li per duobla sumo rekompencis la malnovan pedelon.
Kun pli multe da argxento cxe si, la pedelo cxifoje jam ne plu direktis sian rigardon al la pli agxaj virinoj. Post trasercxado en foiro li vidis ke iu virino, pli ol 30-jara, estis suficxe elstara kaj li acxetis sxin. Kiam li ekiris revenen, la virino dum irado fikse rigardis al li kaj ekdemandis:“Cxu vi estas la servo-pedelo B?”
La pedelo refoje miris kaj demandis sxin, la virino respondis:
“Vi ja servis al mia edzo, kial mi ne konas vin?”
Nun la pedelo konsternigxis ankoraux pli forte kaj senprokraste kondukis sxin al s-ro A. Observinte, s-ro A trovis sxin efektive sia propra edzino kaj ekploris kun vekrioj.
En unu tago s-ro A havis reunuigxojn kun siaj patrino kaj edzino ambaux. Li ne povis deteni sin de eksteratendita gxojo kaj, rekompence li dankis la pedelon per cent taeloj da argxento, ke B per la sumo havigis al si belan novedainon.
laux mi, eble s-ro A havis vere grandan bonvirtecon ke li kortusxigis ecx fantomojn kaj diojn. Bedauxrinde la rakontinto forgesis la koncernatajn nomojn, cxu eble lokanoj de Shaanxi povus tion diri!

Komentarias la verkanto de la strangajxoj:
Estas fakte, ke en la incendio de Kunlun-monto forbruligxis kaj belaj jadoj, kaj ordinaraj sxtonoj. Nun cirkulis la rakonto pri s-ro A nur pro la elnodigxo ke li reunuigxis kun siaj patrino kaj edzino. El idaro de s-ro Dong Sibai nun restas nur unu nepo, ne povanta dauxrigi la genealogion. Pri tio devas respondeci ankaux la auxtoritato! Ho, veinde!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/9/28 5:31:48

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03223 秒, 4 次数据查询