也是在乱世中黎民百姓的故事。情节堪与乐昌公主破镜重圆好有一比。
破镜重圆的故事,见国柱第007号帖子:
007 破镜重圆 Reunuigxo de Geedzoj dank’ al Rompigita Spegulo
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=52&page=1
此主题相关图片如下:
Ji Yun (1724-1805)
La Travivajxo de Knabino Liangui
Inter la 4-a kaj 5-a jaroj de Yongzheng-erao (1726-1727 p.K.), Qing-dinastio, dum sia almozpetado rifugxintoj de malsato migris preter vilagxo Cuizhuang. Vagabondaj geedzoj suferis de grava malsano. Antaux sia morto, ili vekriis en foiro, ke ili volas vendi sian knabinon kiel servistinon, kaj acxeti du cxerkojn per la pago de acxetonto por sia sepulto. Kompatante ilin, siatempe la avino de familio Zhang pagis enterigi la mortintajn geedzojn, kaj adoptis la acxetitan knabinon sia filino kaj donis al sxi novan nomon Liangui. Sur la kontrakto por vendi la knabino estis skribita nur ke "La patro de la knabino nomigxas Zhang Li, la patrino familie nomigxis Huang" sed sen adreso de ilia hejmloko. Kiam la S-ino Zhang ankoraux volis demandi pli detale, la geedzoj jam forsvenis ne povante plu paroli.
La knabino Liangui mem konfesis, ke sxia hejmloko estis en Shandong-provinco, kaj antaux sxia hejmo estis granda sxoseo, kie ofte veturadis kalesxoj aux cxaroj de grandaj ranguloj. Por atingi tien oni devas iri unu monaton, sed sxi ne scipovis diri la precizan gubernian nomon. Liangui ankaux diris ke, en pasinta jaro sxia familio akceptis la gefiancxigan donacon de najbara familio Hu. Sed nun familianoj de Hu cxiuj rifugxis forvagante almozpeti en fremdaj lokoj sen aktuala informo.
Tiel la knabino Liangui ekvivis en familio Zhang. Forpasis dekkelkaj jaroj. Aperis neniam kaj neniu parenco de Liangui por sxin sercxi. S-ino Zhang do edzinigis sxin al cxevalisto Liu Deng. Laux memkonfeso de Liu Deng, li estis lokano de Xintai-gubernio, Shandong-provinco, origine li havis la familian nomon Hu, sed liaj gepatroj ambaux forpasis frue. Familio Liu vartis lin, kaj tiel li havis novan familian nomon Liu. Laux lia memoro, en lia infanagxo la gepatroj mendis por li fiancxinon, kies nomon bedauxrinde li jam ne povis rememori.
Se Liu Deng origine havis familian nomon Hu, kaj lia hejmloko Xintai-gubernio ja estas cxe granda sxoseo, la distanco de unumonata irado ankaux estis konforma se laux rapideco de almozpetantaj rifugxantoj. Do cxio dirita de Liu Deng, aux Hu Deng, konformis al la parolo de Liangui. S-ino Zhang do multe suspektis cxu ilia travivajxo ankaux estas alia rakonto "Reunuigxo de Geedzoj dank’ al Rompigita Spegulo" samkiel de la Princino Lechang? Tamen mankas nur auxtentika atestilo.
Forpasinta onklo s-ro Sufu iam komentis: Post iom da priskribo tio ja povus farigxi leginda legendo.