两位不同的名家(纪晓岚和沈从文),生活在完全不同的时代,写出的作品相似,都是讲述着以色诱人开始,结局却适得其反的故事。比照着阅读,饶有兴趣。
此主题相关图片如下:
Ji Yun (1724-1805)
FIASKA KOMPLOTO
Voluptema s-ro N sxatas amori kun njoknabo. Li ekhavis korinklinon al junsinjorido A de nobla familio. Bone sciante ke li neniel povos akiri A per normala rimedo, N elpensis intrigon komploti kun sia favoratino B, ke B pere de svatistino alvenigu A al sekreta rendevuo en vilao, kie N povos kapti la geadultantojn kaj per tio minaci la sinjoridon subigxi. Je la difinita tempo, N haste rapidis por surprizkapti. Sed duonvoje N subite falis desur ponteto en lotusan lagon kaj apenaux dronigxis. N lauxte kriis "Helpu!". Post kiam N estis savita el la akvo, la junsinjorido A jam delonge eskapis for, kaj N nur trovis la favoratinon kun tauxzita hararo kaj flanken sxovita harpinglo.
Okazis tiel, ke la belo de junsinjorido ankaux tre placxis al la favoratino.
Post tagoj, la favoratino estis senkauxze forsendita libera de la domo de s-ro N. Nur tiam liaj cxambristinoj iomete ellasis la sekreton.
Estas vere, ke Dio kaj fantomoj malfavoras al intriginto.
--- el 11-a volumo de la Notoj de Yuewei-kabano