dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 《情史》选译:徐信 Hazarda

您是本帖的第 2442 个阅读者
平板 打印
标题:
《情史》选译:徐信 Hazarda
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
《情史》选译:徐信 Hazarda

世译自《情史》卷二的这两个小故事,可与以下三个内容相关的帖子参看:

插图聊斋故事(29):《乱离二则》En Kaosa Erao
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=3086&page=2
阅微草堂笔记选译:连贵 Knabino Liangui
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=3087&page=2
破镜重圆 Reunuigxo de Geedzoj
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=52&page=2

HAZARDA REUNUIGXO DE GEEDZOJ

En la 3-a jaro de Jianyan-erao (1129 p.K.), Suda Song-dinastio, la trupoj garnizonis en Jiankang.
Foje oficiro Xu Xin vizitis kun sia edzino al vespera foiro. Kiam ili ripozis cxe tetrinkejo, nekonata homo subrigardis lian edzinon tiel fikse ke li ecx ne formovis sian rigardon por momento. Tio surprizis Xu Xin, kaj li vokis sian edzinon foriri. Sed la homo postsekvis gxis ilia logxejo kaj ankoraux ne volas foriri, promenante ien-reen antaux la pordo. La oficiro do demandis al li pri la kialo kaj tiu salute respondis: "Ho, s-ro, mi havas korajn vortojn kaj tre volas konfidenci al vi. Tamen, mi kuragxos diri al vi nur se vi ne sentos mian parolon ia ofendo.  Mi petas ke vi iru ankoraux pasxojn al la kvieta loko en antauxa strateto, tie mi konfesos cxion al vi!"
La oficiro jesis kaj sekvante la nekonaton venis al kvieta strateto. Tiam la nekonato ekdemandis:"Cxu via edzino havas la familian nomon N kaj sxi devenas de gubernio N de provinco N?"
Surprizite la oficiro respondis:"Jes."
"Sxi ja estis mia propra edzino." La nekonato eklarmis klarigante. "Mia hejmloko estis Zhengzhou. Tri jarojn post mia geedzigxo okazis la invado de fremdaj trupoj. Dum fugxo mi perdis mian edzinon, kaj nur hodiaux mi ekscias ke sxi nun vivas en via hejmo."
Auxskultinte la rakonton, la oficiro kortusxite diris: "Mi nomigxas Xu Xin, lokano de Chenzhou. En tumulta jaro mi ankaux perdis mian edzinon. Kiam mi venis al vilagxo de Huainan, mi vidis ke virino kun hirta hararo kaj cxifita vesto sidis tie sensxirme sub cxielo. Sxi diris ke senordaj soldatoj rabis sxin tiel ke sxi jam ne havis rimedon plu iri antauxen. Mi do havigis al sxi vestajxojn kaj mangxajxon, post unu aux du tagoj da restado tie, ni kune vivis. Tamen, en la komenco mi vere ne scias ke sxi estis via edzino. Kion fari nuntempe?"
La nekonato diris: "Nun ankaux mi mem havis novan edzinon kaj mi vivas dank' al sxia subteno. Tial, mi havas nenian motivon revenigi mian malnovan edzinon. Mi esperas nur ke vi favore donu al mi sxancon intervidigxi lastfoje kun mia malnova edzino por versxi korajn vortojn, post tio mi adiauxu sxin por eterne! Se tio plenumigxos, mi ne havos bedauxron gxismorte!"
Cxar la oficiro Xu Xin estis grandanima kaj justama bravulo, li senhezite donis jesan promeson kaj mendis rendevuon en sekvanta tago, ke la nekonato venu kune kun sia nova edzino por ke najbaroj ne miskomprenu. La homo kore dankis kaj gxoje foriris.
La sekvantan tagon, la nekonataj geedzoj vizitis al la oficiro kaj Xu Xin eliris bonvenigi. Ekvidante ilin, la oficiro eksplodis per plorego. Cxar la nova edzino de la nekonato ja estas la propra edzino de Xu Xin! La kvaropo rigardis sin unu al la alia kun granda konsternigxo kaj korsxira plorado. Ekde la sama tago, la du geedzoj revivis laux la origina parigxo kaj ili rilatis kiel parencoj.

Antaux jaroj, vivis en kvartalo Changmen homo. Li estis bela, sed havis malbelan edzinon. En najbara strateto vivis alia homo, malbela viro kun bela edzino. Ili do abomenis kaj envie admiris reciproke. Ecx najbaroj ankaux opiniis ke la arangxo de la Cxielo estis nejusta.
Iutage, okazis incendio. La bela edzo kunportis sian edzinon fugxi. Kiam ili trairis stratan portalon, falanta trabo batmortigis lian edzinon. La bela edzo haste rapidis evite al la vaka cxambro de la najbara strateto, kie sidis la de li admirita bela edzino, ploranta pro la pereo de sia edzo en la incendio. Ili do simpatie konsolis unu la alian. Post nelonge, sub perado de najbaroj ili geedzigxis. Efektive mirinda parigxo dank' al hazardo!

--- el la Volumo II de <Amrakontoj> p.57


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/10/13 5:36:28

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04700 秒, 4 次数据查询