红楼梦咏菊组诗(01): 忆菊 Sopiri Krizantemon
En la okcidenta vento sombre mi rigardas;
inter poligonoj kaj fragmitoj tristo ardas.
Hegxo nudas sen auxtuna signo en parcelo;
Mincan lunon, friskan prujnon nur la songxo konas.
Al sovagxanseroj foren morna kor' sin donas;
batojn sur lavsxton' mi auxdas sola en vespero.
Kiu al mi por flavfloroj kompaton oferu?
Cxe la Festo de Du Nauxoj ili reaperu!
--- Galanga Damo