红楼梦咏菊组诗(03):种菊 Planti Krizantemon
Mi kun hoj' plantidojn el auxtuna bed' alportas,
en priklad' cxe hegxo antauxkorte ilin ordas.
Lastanokte l' sxosojn karesadis pluv' subita,
kaj gxojige en matena prujno l' floroj ridas.
Al petala cxarmo mil poemoj jam verkitas,
la aromo sxvebas en vintaso oferita.
Fontan akvumadon kaj butadon mi liveras---
inter padoj disde l' polva mondo mi liberas.
--- Delicrugxa Dando
Trad. Seimin