红楼梦咏菊组诗(05):供菊 Oferi Krizantemon
Liutad' kaj bola drink' vin gaje akompanas.
Vi, graciaj floroj, tablon kun tener' ornamas,
dum aromo fortas kvazaux trans la pad' gxardena.
Liberon flanken! Mi okule la florojn karesas.
Prujna songxo en papervual' delice fresxas
pri l' vizit' pasinta en la frisk' kaj suno svena.
Per orgojlo kontrauxmonda vi kaj mi similas ---
al persikaj floroj en printemp' ni ne sopiras.
--- Matenrugxa Amiko
Trad. Seimin