红楼梦咏菊组诗(07) : 画菊 Pentri Krizantemon
Post versado plezurige ni pentrilojn ludas,
sed ne por konkursi pri pikturo ni etudas.
El mil inkaj punktoj dense saltas folietoj,
dum amas' petala tra la farboj verve sxprucas.
En zefir' la klaroskur' etere bildojn tucxas,
kaj arom' auxtuna spiras el sub braceletoj.
Ilin por la floroj cxe l' eosta hegx' ne prenu,
sed sur la ekran' porfesta patosplene tenu!
--- Galanga Damo
Trad. Seimin