红楼梦咏菊组诗(09) : 簪菊 Ornamo Krizantema
Cxiutage la flegado kaj plukado bolas,
ne por nin beligi cxespegule ni laboras,
sed pro amo, kiel tiu maniul' de l' floro
kaj sinjoro, kiun ankaux vino cxiam regis,
kies tempiharoj pro la friska ros' malsekis
kaj tolkufo prujnis en auxtuna bonodoro ---
lian altan senton samtempuloj ne komprenis,
tial ili manklakante kontraux li ridhenis.
--- Subbasxoa Gasto
Trad. Seimin