红楼梦咏菊组诗(10): 菊影 Ombrado Krizantema
Jen petalaj ombroj miltavole sin konsternas
kaj sur padojn lante laux la sunsubir' sin sternas.
Lampoj cxe fenestroj ilin kaptas gxis la foro;
dum la luno filtre tra la ferma hegx' diskrevas.
Resti en reflekto la anim' aroma devas,
super prujno svagas songxe la spirit' de l' floro.
La opakan dolcxon tret', pro amo, ne atingu!
Kies okulpar' ebria pri obskur' distingu?
--- Matenrugxa Amiko
Trad. Seimin