红楼梦咏菊组诗(11) : 菊梦 Songxo Krizantema
Dormo cxe auxtuna hegxo tiel jam delicas;
akompane la nubflokoj kaj lunbril' irizas.
Feinigxe ne enviu al la papilio;
al amik' sopire, mi l' gubernatoron sercxu;
kun sovagxanseroj la vizio sin disversxu!
Mi cxiam vekigxas kun koler' pro grila krio.
Sed al kiu la morozon mutan mi rakontu?
Al eterna sombro velkaj herboj nun respondu!
--- Bambua Regxino
Trad. Seimin