红楼梦咏菊组诗(12) : 残菊 Velkigxo Krizantema
Peza prujno pli kaj pli frondetojn cxien klinas;
jam Negxeto, kiam ni l' aprecan feston finas.
Iom da arom' retenas nur petaloj oraj,
la folioj velkaj bedauxreme tigojn lasas.
Nudajn brancxojn tristaj cxirpoj de griloj frakasas;
lantas tra senlima nub' sovagxanseroj foraj.
En zefir' auxtuna venontjare ni revidu!
Kaj aflikton pri l' disigxo portempa ni bridu!
--- Subbasxoa Gasto
Trad. Seimin